mineralo

mineral/o (1)

  1. Nomo de ĉiaspeca neorganika korpo aŭ substanco.
  1. [GEOLOGIO] [KEMIO] Natura, kemia elemento aŭ kombinaĵo, ĝenerale neorganika, troviĝanta en la terkrusto, plej ofte sub formo solida kaj kristala: petroj konsistas el mineraloj; argilaj mineraloj (Vd argilo).
    erco, petro.
  • minerala
    Rilata al, konsistanta el, karakterizata de mineraloj: la minerala regno (B); minerala akvo (akva solvaĵo de iaj mineraloj kun saniga efiko, ofte vendata en komerco); minerala (neorganika) kemio.
  • mineraligi
    1. Modifi la akvon per aldono de mineralaj kunmiksitaĵoj.
    1. [KEMIO] (pp iaj elementoj, kloro, fluoro, sulfuro ks) Transformi metalon en ercon, kombiniĝante kun ĝi.
    1. [EKOLOGIO] (pp vivuloj, precipe bakterioj) Transformi organikan materion al mineralaj substancoj. [VIDU] malkomponanto.
  • senmineraliĝado
    [MEDICINO] Nenormala perdo de la mineralaj substancoj el la organismo: senmineraliĝado rezultas el troa eliminado aŭ nesufiĉa fiksado.

    mineralo

    REVO: [mineralo]
    ŝtono. granito. marmoro. glimo. gruzo. sablo. argilo. grundo. bazalto. silico. spato. salo. erco. blendo. kalko. kreto. gipso. grafito. baŭksito. pirito. pumiko. skisto. malakito. nafto. karbo. antracito. gaso. geologio. gango. bori. fosi. ŝakto. tavolo. elminigi. minejo.
    mineralogi/o. naturaj Elementoj. scienco. ŝtono. tero.

    Iel rilatitaj:

    Adamx adularix agato agatx aktinolitx akvamarinx akvx albitx alteracix alunitx amfibolx anortitx apatitx aragonitx asbestx aŭgitx aŭtigenx berilx blendx boraksx celestitx ceruzitx cinabrx fosx karbx mineralogix naturaj olex sciencx terx ŝtonx