afina

  1. [KOMUNUZO] Prezentanta similecojn de strukturo, humoro, karaktero ks.
  1. [botaniko] [zoologio] Sistematike parenca: eruko estas afina al brasiko.
  1. [kemio] Kombiniĝema: fero estas afina al sulfuro, hidrogeno al oksigeno.
  1. [sciencoj] Facile kolorigebla, solviĝanta, sorbebla, altiriĝema: [fiziko] [kemio] akvoafina, akvo-neafina substanco (Vd akvo); [anatomio] acidafina granulocito (facile kolorigebla per acidaj koloriloj, ekz. eozino); [medicino] nervafina viruso.
    trop/.
  1. a) [matematiko] (pp transformo) Konservanta rektojn k paralelecon inter tiuj ĉi.

b) [matematiko] (pp spaco) Rilata al afinaj transformoj.

  • afineco
    Propreco esti afina: du substancoj povas montri apartan kemian afinecon; 'La elektaj afinecoj' (altiriĝemo inter du samkarakteraj homoj) estas romano de Goeto.
  • afini (ntr)
    Esti afina (al).


  • Iel rilatitaj:

    -trop acidx akvx bildx citotropx gasx kolorx kombinx paralelx parencx similx solvx sorbx spacx trans