boli

  1. (pp likvo) Varmiĝi ĝis svarma formiĝo de vapor· bobeloj, kiuj krevas ĉe la surfaco: pura akvo bolas en la temperaturo de 100 gradoj centezimalaj; (analoge) brava batalanto kontraŭ plado bolanta (Z); se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos (Z).
    ardi, kuiriĝi. [VIDU] bolbano.
  1. Eliĝi similajn bobelojn pro forta skuiĝo: akvo bolas, murmuras sed fine ĝi kuras (Z) (eĉ grumblante oni obeas); la maro bolas (B) (ŝtorme).
    eferveski, ŝaŭmi, ŝpruci.
  1. Esti en stato de forta ekscitiĝo, incitiĝo: juna sango malĉaste bolas (Z); la popolo, preta ribeli, bolas (B); lia sango bolis de pasio (B); boli de kolero (B), de ĝojo; (analoge) bolas kolero en la koro; bolis terura tumulto (B).
    eksplodi, fermenti, flami, ondi, ŝaŭmi, tumulti.
  1. Esti tre vigla, fervori: la laboro bolis eĉ dum la nokto (B); esti plena je bolanta energio; trabori la bruston plenan de bolanta vivo (Z).
  • bol (ad)o
    Stato de io bolanta. [VIDU] bolpunkto, skopo.
  • bolegi
    Forte k multbobele boli.
  • boleti
    Longe k apenaŭ boli.
  • boligi
    Varmigi ĝis bolado: boligi akvon, lakton; boligi pecon en kaldrono (B); (analoge) boligita ovo.
  • bolilo
    Vazo, kiu servas precipe aŭ ekskluzive por boligi akvon.
  • bolujo
    Parto de kaldronego, kie bolas la akvo, liverante la vaporforton.
  • ekboli
    Komenci boli: ĉe tiu demando la sango ekbolis en li (B).
  • ekbolo
    Mallonga bolo (pf): tiu saŭco postulas nur ekbolon; ekbolo de l' sango (Z), de malbona humoro.

    boli


    Esprimoj

    Ekscitiĝi ĉe la plej malgranda bagatelo, kiel bolanta lakto.
    Ekscitiĝi kiel bolanta lakto.
    Enŝele boligitaj ovoj.
    Esti bolanta de energio.
    Ĉe la normalaj kondiĉoj la pura akvo bolas je la temperaturo 100 gradoj Celsiaj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bol(ad)o,bolbano,bolegi,boleti,boli,boligi,bolilo,bolkuiri,bolpunkto,bolujo,ekboli,ekbolo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    karaktero ekscitebla (kiel bolanta lakto), uragana
    svarma
    varma
    vigla

    ardi
    eferveski (ŝaŭmi)
    eksplodi
    fermenti
    fervori
    flami
    fulmi
    incitiĝi
    koleri
    kuiri
    ondi
    tumulti
    ŝaumi

    gradoj

    fluajo
    likvo
    akvo
    oleo

    ebulioskopo
    energio
    grado
    kaldrono
    temperaturo
    vaporo

    Ankaŭ vidu:

    fiziko.

    Iel rilatitaj:

    akvx alkoholx ardx azeotropx aŭtoklavx banx bobelx brogx buljonx centezimalx dekoktx ebulioskopx eferveskx ekscitx eksplodx energix fermentx fervorx fizikx flamx flux fulmx gasx gradx incitx kaldronx karakterx kolerx kuirx laktx likvx olex ondx ovx svarmx temperaturx tumultx uraganx vaporx varmx viglx ŝaŭmx ŝprucx