puto

*put/o


Profunda, vertikala truo, fosita en tero, por ĉerpi el ĝi akvon, kiu tie kolektiĝas pro subtera fonto aŭ trasorbiĝo, aŭ por forfluigi neutilan likvon: sidiĝi sur la rando de la puto (Z); ĵeti sin en la puton (Z); kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas (Z); ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos (Z); la puton fermu prudente jam antaŭ la akcidento.
cisterno, ŝakto.
  • puta
    Rilata al puto (j): puta akvo; puta tavolo. [VIDU] arteza.
  • putisto
    Homo, kiu metie boras putojn.
  • baskulputo
    Puto, ekipita per baskulĉerpilo.
  • drenputo
    Speco de puto, ricevanta superfluajn akvojn, oleon ktp el ĝardeno, minejo ks, kaj ellasanta ilin en la grundon.
  • ŝlimputo
    Vertikala fermita kloako, destinita ricevi la malpurajn akvojn, kiuj de tie enfiltriĝas en la grundon.

    puto

    Esprimoj:

    En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.
    Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas.

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    baskulputo, drenputo, puta, putisto, ŝlimputo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Profunda truo, fosita en tero, por tiri el ĝi akvon, kiu tien kolektiĝas pro subtera fonto aŭ trasorbiĝo
    cisterno, ŝakto
    arteza

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    Artezx akvx cisternx fontx fosx profundx trux ŝaktx