distili

*distil/i (tr)

Apartigi substancon de ĝiaj malpuraĵoj aŭ de kunkomponaĵoj, vaporigante per varmo ĝiajn vaporiĝemajn erojn k poste relikvigante la vaporojn per malvarmo: distili brandon; distilita akvo.
  • distil (ad)o
    Ago de distilanto: seka distilado; distilbalono.
  • distilaĵo
    La produkto de distilado: unua, ĉefa distilaĵo.
  • distilaĵujo
    Ujo, kiu servas, por kolekti distilitaĵon.
  • distilejo
    Loko, kie oni distilas brandon, petrolon ks.
  • distiliĝi
    Suferi distiladon: tiu substanco distiliĝas ĉe 60°.
  • distililo
    La tuta aparato por distili.
    alambiko.
  • distilisto
    Tiu, kiu metie distilas.

    distilx


    Iel rilatitaj:

    acetonx akvx alambikx alkoholatx alonĝx brandx flux vinx