I- Suf. esprimanta kolekton de samspecaj ekzistaĵoj aŭ objektoj, formantaj unu tuton, k montranta pli precize:
ĉiujn el la respektiva speco ekzistantajn en la mondo aŭ en difinita regiono: la homaro, la birdaro, la bestaro; la gazetaro.
RIM. Oni uzas 'ar' en tiu senco nur kun la plej ampleksasencaj rad-oj, neniam kun la nomoj de apartaj specioj ks;
ĉiujn elementojn, kunapartenantajn en difinita unuaĵo: libraro, estraro, hararo, ŝtuparo (Z), arbaro (Z); idaro (Z); la verkaro de Z.; via naskitaro (Z); tendaro (Z);
(post bestonomoj) ĉiujn individuojn, kolektitajn en unu loko aŭ apartenantajn al unu posedanto: brutaro (Z), ŝafaro (Z), luparo, bovaro, abelaro ( grego, herdo, esameno);
liston, katalogon: nomaro (Z) (de la E-istoj), vortaro (Z), frazaro (G), prezaro, horaro, adresaro (Z).
II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
aro
[SOCIOLOGIO] Ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si k ne prezentas kune ian unu ideon' (Z): tie kuŝis aro da dehakitaj arboj (Z); li ellernis aron da vortoj (Z); la maljunulo povis vidi ne sole la arbojn, sed ankaŭ arojn da simioj, grandajn marabuojn k papagojn (B).
[matematiko] Kolekto de objektoj de nia percepto aŭ pensado, konsiderata kiel finita tuto (baza koncepto en la matematiko): la malplena aro; nefinia aro. klaso, familio. [VIDU] aroteorio.
[SOCIOLOGIO] Iu nombro da homoj kun komuna eco socia.
ĉioma aro [matematiko] Aro, kies komplemento estas nenioma aro.
nenioma aro [matematiko] Aro, kies mezuro nulas.
areto Malgranda nombro el tiaj objektoj aŭ personoj: areto da amikoj.
arego Granda nombro el tiaj objektoj aŭ personoj: li alkondukis ja tutan aregon da rekrutoj (Z). grupo, bando, roto.
arigi Kolekti, meti en aron: arigi slipojn en faskojn; tiu disertacio estas nur arigitaj citaĵoj.
kunaro [matematiko] (pp grupo k ties subgrupo H) Unu el la subaroj aH aŭ Ha por iu elemento a en la grupo.
subaro [matematiko] Aro, kies elementoj ĉiuj apartenas al alia aro.
superaro [matematiko] Aro, kiu enhavas ĉiun elementon de alia aro.
ar² [kemio] Pref. , uzata por nomi aromatajn hidrokarbonojn kun almenaŭ unu aromata, benzensimila ciklo.
areno Aromata molekulo, en kiu la nesimplaj ligoj estas duoblaj: benzeno, naftaleno, antraceno.
arino Aromata molekulo, en kiu unu el la ligoj estas triobla anst. duobla: arinoj estas ege malstabilaj interaĵoj en reakcioj de aromataj molekuloj.
arilo Radiko derivita de areno per forigo de hidrogeno ligita al unu el la karbonoj de la aromata ciklo: fenilo, naftilo.
PMEG: -ar I- Sufiks o esprimanta kolekton de samspecaj ekzistaĵoj aŭ objektoj, formantaj unu tuton, k montranta pli precize:
ĉiujn el la respektiva speco ekzistantajn en la mondo aŭ en difinita regiono: la homaro, la birdaro, la bestaro; la gazetaro.
RIM. Oni uzas 'ar' en tiu senco nur kun la plej ampleksasencaj rad-oj, neniam kun la nomoj de apartaj specioj ks;
ĉiujn elementojn, kun·apartenantajn en difinita unuaĵo: libraro, estraro, hararo, ŝtuparo (Z), arbaro (Z); idaro (Z); la verkaro de Z.; via naskitaro (Z); tendaro (Z);
(post bestonomoj) ĉiujn individuojn, kolektitajn en unu loko aŭ apartenantajn al unu posedanto: brutaro (Z), ŝafaro (Z), luparo, bovaro, abelaro ( grego, herdo, esameno);
listo, katalogo: nomaro (Z) (de la E-istoj), vortaro (Z), frazaro (G), prezaro, horaro, adresaro (Z).
II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
aro
[SOCIOLOGIO] Ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si k ne prezentas kune ian unu ideon' (Z): tie kuŝis aro da dehakitaj arboj (Z); li ellernis aron da vortoj (Z); la maljunulo povis vidi ne sole la arbojn, sed ankaŭ arojn da simioj, grandajn marabuojn k papagojn (B).
[matematiko] Kolekto de objektoj de nia percepto aŭ pensado, konsiderata kiel finita tuto (baza koncepto en la matematiko): la malplena aro; nefinia aro. klaso, familio. [VIDU] aroteorio.
[SOCIOLOGIO] Iu nombro da homoj kun komuna eco socia.
ĉioma aro [matematiko] Aro, kies komplemento estas nenioma aro.
nenioma aro [matematiko] Aro, kies mezuro nulas.
areto Malgranda nombro el tiaj objektoj aŭ personoj: areto da amikoj.
arego Granda nombro el tiaj objektoj aŭ personoj: li alkondukis ja tutan aregon da rekrutoj (Z). grupo, bando, roto.
arigi Kolekti, meti en aron: arigi slipojn en faskojn; tiu disertacio estas nur arigitaj citaĵoj.
kunaro [matematiko] (pp grupo k ties subgrupo H) Unu el la subaroj aH aŭ Ha por iu elemento a en la grupo.
subaro [matematiko] Aro, kies elementoj ĉiuj apartenas al alia aro.
superaro [matematiko] Aro, kiu enhavas ĉiun elementon de alia aro.
Esprimoj
Iniciatita de la germana matematikisto Cantor, ĝi difinas la nocion aro en aksioma kadro kaj fundamentas la nuntempan matematikon: arteoriaj operacioj. La aro N enhavas ĉiujn pozitivajn entjerojn. La aron konsistantan el la du objektoj x kaj y oni signas per {x, y}, kaj la aron de ĉiuj objektoj verigantaj predikaton P per {x / P(x)} (legu: aro de tiaj iksoj, ke po de ikso) La kolekto de ĉiuj aroj mem ne estas aro. La malplenan aron oni signas per ∅; ĝi estas subaro de ĉiu aro. La polico dispelis la ariĝintojn. Maro estas gutaro. Post lia morto multaj legendoj ariĝis ĉirkaŭ lia nomo. Pro multo da arboj li arbaron ne vidas (vidas nur detalojn, sed ne la tuton). Ĉiu aro estas subaro de si mem.