fonto

*font/o

  1. Loko, kie akvo aŭ alia likvo eligas el la tero: komenciĝas fonto de rivero (Z); ŝi ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto (Z); vi devas iri al la fonto (Z); la fonto senakviĝis; la fontoj de la abismo (X); la fontoj de Nilo; fonto de petrolo (B), de natura gaso; subtera, submara fonto. [VIDU] radiestezisto.
  1. La elfluaĵo mem: pura, malklara, sala, sensala (dolĉa), varma, ferhava, sulfureca fonto; kapti fonton (per tubaro); (f) ho, se miaj okuloj estus fonto de larmoj! (X).
  1. Origino de materia forto: fonto de lumo, de energio.
  1. (f) Origino, punkto, de kie oni prenas, akiras ion: ĉerpi dokumentojn el la fonto mem; aŭtoritata fonto de informoj; serĉi aliajn fontojn de enspezoj (Z); ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia miriga katastrofo (Z); monavido estas fonto de multaj militoj; pro elsekiĝo de la materialaj fontoj (Z) (rimedoj); vi ĉerpas akvon el la fontoj de la savo (X); instruo de saĝulo estas fonto de vivo (X).
  • fonta
    Rilata al fonto: fonta regiono; la beno tie kvazaŭ ŝprucis fonte (Z).
  • fonti (ntr)
    1. Eligi el fonto.
      ŝpruci.
    1. (f) Deveni de: oni miras, ke tia verko povas fonti el la cerbo de moderna homo; ĉiu ĝojo el ĝi fontas (K).
  • elfontigi
    Fari, ke fonto elŝprucu.
  • energifonto
    [EKOLOGIO] Resurso de fonto: karbo, gaso kaj nafto estas fosiliaj energifontoj.
  • kurentfonto
    Elektra pilo, baterio aŭ maŝino, kiu produktas elektron.
  • lumfonto
    Objekto aŭ aparato, kiu produktas lumon (ekz. lampo, suno. ks).
  • oleofonto
    Fonto de petrolo.
  • ŝprucfonto
    Fonto, el kiu akvo ŝprucas, ordinare pro la entenata gaso aŭ pro niveldiferenco.
  • termofonto
    Fonto el varma kaj minerala akvo, uzata por kuracado.

    fonto


    Esprimoj

    Aŭtoritata fonto de informoj.
    Cerpi dokumentojn el la fonto mem.
    Ĉi tio fluas kiel akvo el fonto.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    elfontigi,energifonto,fonta,fonti,fontlingvo,fonto,fontoplumo,fontoserĉisto.,fontoŝtono,fontprogramo,kurentfonto,lumfonto,oleofonto,termofonto,ŝprucfonto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akvo
    deveno.
    eki.
    elfluaĵo
    flui
    fontano : ornama instalaĵo kun supren ĵetiĝanta kaj ŝprucanta akvo.
    fonto : loko, kie venas akvo el tero; tio, el kio venas io;
    fontprogramo.
    gango
    gejsero.
    kaŭzo.
    origino.
    radiestezisto
    ŝprucfontano.
    startpunkto
    termofonto.
    vejno.
    ŝpruci (fonti; eliĝi el fonto)

    Ankaŭ vidu:

    akvo. flui. rivero.

    Iel rilatitaj:

    -ek akvx devenx elektrx flux fontanx fontx gangx gejserx kaŭzx landx lingvx olex originx plumx putx radiestezx resursx riverx startx vejnx venx ĉerpx ŝprucx