seka

*sek/a

  1. Enhavanta neniom aŭ malmulton da akvo: seka grundo, sablo; seka regiono, vetero (Z); ne restas eĉ unu seka fadeno sur mi (Z); transiri (rivereton) kun sekaj piedoj (Z); rigardi per sekaj okuloj (sen larmoj); seka ŝampuo (pulvora); [TEKNIKOJ] seka baterio, pilo.
  1. Perdinte sian naturan akvon pro elvaporiĝo: havi la gorĝon, la langon sekan; sekaj legomoj, fruktoj, vinberoj, nuksoj; sekaj kukoj; sekaj folioj; seka brulligno (Z); sekaj branĉoj (Z); (analoge) la inko ankoraŭ ne estis tute seka (Z); la puto estis seka.
  1. Ne mildigita de ingredienco, gustigaĵo ks: seka (senbutera) panpeco, sed en libereco (Z); seka manĝeto (sen trinkaĵo).
  1. (f) Ne akompanata de ia komentario, ornamo, agrabligaĵo: per seka parolado vi neniun konvinkos (Z); mi donos nur kelkajn sekajn datojn el mia biografio (Z); sekaj (sen ĝenerala intereso) partiaj celoj (Z); seka artikolo (Z), rakonto, stilo (B); sekaj statistikoj; tio prezentas nur sekan temon por filmo.
  1. (f) Senkompata, nesimpatia, sensenta, malvarma: respondi per seka tono; seka akcepto de vizitanto; ŝi tuŝas la plej sekan koron; seka humuro.
  1. (f) Nedaŭranta kaj sensonora: mallonga seka rido (B); [MEDICINO] seka tuso.
  1. (pp vino) Enhavanta maksimume 2 g da acido kaj maksimume 9 g da restsukero litre (17 ĝis 35 g okaze de ŝaŭmvino).
  • tre seka
    (pp ŝaŭmvino) Enhavanta de 12 ĝis 20 g da restsukero litre.
  • seke
    En maniero fizike aŭ metafore seka:
    1. la hundo en sia budo kuŝas seke kaj varme (Z);
    1. seke teoria logikeco (Z); 'nepre necesa!' respondis ŝi mallonge kaj seke (Z).
  • *sekaĵo
    Io seka: k Dio nomis la sekaĵon Tero (X).
    sektero.
  • sekeco
    1. Eco, stato de io seka: kontroli la sekecon de tindro, de sablo; (f) nenio estas komparebla kun la sekeco de lia koro.
    1. Stato de vetero, atmosfero, en kiu ne estas pluvo, akvovaporo ks: sekeco trafu ĝiajn akvojn, ke ili malaperu! (X); se longa sekeco [...] velkantajn foliojn deŝiras (Z); tenu la skatolon en sekeco; dum la sekeco multaj brutoj mortas.
  • sekega
    1. (pp grundo) Dezerte seka.
    1. (pp ŝaŭmvino) Kun maksimume 14 g da restsukero.
  • tre sekega
    (pp ŝaŭmvino) Plej seka, t. e. kun inter 0 kaj 6 g da restsukero litre.
  • sekigi
    Fari seka: sekigi lavitajn tolaĵojn, telerojn; la vento sekigadis al li la vestojn sur la korpo (Z); (analoge) sabla ŝtormo sekigis la putojn en la dezerto; la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo (X).
  • sekiga
    Tia ke ĝi sekigas: sekiga ŝranko (aparato uzata en kemio kaj tekniko).
  • sekigejo
    ĉambro, en kiu oni sekigas lavitan tolaĵon.
    sekigrako.
  • sekigaĵo
    [KEMIO] Substanco kun sekigaj ecoj, ekz. kalcia klorido, CaCl2, magnezia sulfato, MgSO4, fosfora oksido, P4O10, silica ĝelo.
  • sekigujo
    [KEMIO] ĉiu ujo (kloŝo, ŝranko k.a.) uzata en laboratorio por sekigi ilojn aŭ substancojn: vakua sekigujo.
  • sekiĝi
    Iĝi seka: la mantelo jam sekiĝis ĉe la fajro; sur ŝnuroj pendis fiŝoj, por ke ili sekiĝu en la vento (Z); ilia radiko sekiĝis (X); (analoge) larmo virina baldaŭ sekiĝas (Z); atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero (Z); donu al ili mamojn sekiĝintajn (X); (f) tiel la stato akiros fonton de enspezoj neniam sekiĝantan (B).
  • duonseka
    (pp vino) Enhavanta inter 10 kaj 18 g da restsukero litre, ĉu pro natura halto de la fermentado, ĉu pro homa manipulado.
    dolĉa 5, duondolĉa.
  • elsekigi
    Plene sekigi: atentu, la farbo ankoraŭ ne estas sekeligita!; la orienta vento elsekigis ĝiajn fruktojn (X); ĉu ne vi elsekigis la maron por transiro de la liberigitoj? (X).
  • elsekiĝi
    Plene sekiĝi: (f) mia forto elsekiĝis (Z).
  • malseka
    Enhavanta multon da akvo aŭ likvo: malseka tero post la pluvo; li estis tute malseka kaj la akvo fluis el liaj haroj (Z); la bufo estis terure abomeninda, granda kaj malseka (Z); tero malseka je sango; larme malsekaj okuloj (B); regis kruda, malseka vetero (Z).
    humida.
  • malsekeco
    Eco de io malseka: konservi la malsekecon de la atmosfero en hejtita ĉambro.
  • malsekigi
    Fari malseka: malsekigi malmolan panon (B); la bebo malsekigis siajn vindojn; (f) per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon (X).
  • tramalsekiĝi
    Iĝi plene malseka.
  • harsekigilo
    Elektra aparato, por rapide sekigi lavitajn harojn.
    kasko.
  • velksekigi
    Velkigi per troa sekeco; sekigi, velkigante: flamo velksekigos liajn branĉojn (X).
  • velksekiĝi
    Sekiĝi pro velko: lia brako velksekiĝos (X); duone velksekiĝinta arbo (Z).

    seka


    Esti tute blua de malvarmo, tute malseka.Esti tute malseka.Regis kruda malseka vento.Suferi de brusta seka tuso.Tramalsekiĝi, malsekiĝi ĝis la haŭto, ĝis la ostoj.Transiro de vadejo kun sekaj piedoj.Unu kampo estis pripluvita, kaj la alia ne pripluvita elsekiĝis.
    anhidra.antaŭgardi.antaŭsavi.arida.briko : rektangula "ŝtono" el bakita aŭ sekigita argilo (knedebla tero)(por konstrui domojn.).Ĉampano dolca, seka (= maldolca), glaciigita.danĝero.dezerto : regiono kun tre seka tero, kie preskaŭ neniuj plantojkreskas.Doko : seka, flosanta.faruno : (seka) muelita, pulvorigita greno (aŭ legomo).fluaĵo.fojno : sekiĝintaj aŭ sekigitaj herboj.galoŝo : (kaŭĉuka aŭ plasta) vesto por surmeti sur ŝuoj por ŝirmi ilinkontraŭ malseko (superŝuo).gardi.grajno : grenfrukteto; seka semo; globforma eta objekto.humida : malseketa; vapor-enhava (aero).Juna, maljuna, seka, delikata vino.konservi.liberigi.likimuna.likŝtopi.malseka, humida.malgrasa.malsekigita ĝis la ostoj (= ĝis la haŭto).marĉo : tero tre malseka; lago plena de koto kaj plantoj.Nenies okuloj restis sekaj.nepenetrebla.neseka.nuda.ordonema.pajlo : sekiĝintaj aŭ sekigitaj firmaj herboj (sekaj ŝalmoj).polvo : tre malgrandaj sekaj eroj (restaĵo, malpuraĵo).proza.roso.rusto : fera oksido, brunruĝa tavolo sur fero pro malseka aero; rusti:kovriĝi de rusto.savarmeo.scienca.senakviĝi.sendetala.senfantazia.senkompata.senmetafora.senornama.sensenta.severa.sezono : [printempo, somero, aŭtuno, vintro] aŭ [pluva sezono, sekasezono].sobra.ŝrumpi : kuntiriĝi, malpligrandiĝi (pro sekeco, maljuniĝo.).tabako : materialo por fumado, el sekigitaj folioj de tabak-planto(Nicotiana tabacum.).trempi : malsekigi, lasante ion iom pli longe en likvo.tuko : peco de teksaĵo (aŭ alia materialo), ofte kvadrata aŭ rektangula(tablotuko, littuko, buŝtuko, naztuko, kaptuko, ŝultrotuko, volvotuko,koksotuko, viŝtuko, sekigtuko.).velki : perdi vivosukojn; sekiĝi ŝrumpante.vetero : [pluvo, vento, neĝo, (mal)varmo, (mal)seko. - kombino eltiuj].
    agrikulturo. akvo. likva. likvo. pluvo. rivero. solida. stato. vetero.

    Iel rilatitaj:

    abruptx agrikulturx akvx aridx artikolx banx biskvitx bukanx dezertx folix fruktx fumx grasx haŭtx kulturx lignx likvx nudx panx plantx pluvx polvx riverx severx sezonx soifx solidx statx tex vaporx veterx vinx ŝrankx