glicirizo

gliciriz/o (1)

[BOTANIKO] G. (Glycyrrhiza el fabacoj) de plurjaraj herboj kun iom ligneca radiko kaj kun alternaj, nepare plume kunmetaj folioj; 18 sp-oj el la mezvarmaj kaj subtropikaj regionoj; plej konata sp.: G. glabra, hejma en la Mediteranea regiono kaj C Azio, el kies dolĉ- kaj arom-gusta radiko oni ekstraktas sukon uzatan por antitusaj medikamentoj, bombonoj kaj trinkaĵoj.
  • gliciriza
    Rilata al glicirizo: gliciriza radiko (la flava, fibreca, dolĉa radiko de glicirizo); gliciriza akvo (trinkaĵo el akvo aromigita per suko de la radiko de glicirizo).

    glicirizx


    Iel rilatitaj:

    akvx