1. a) [ anatomio] ĉiu el la du flankaj partoj de la nazo.

b) [anatomio] Pli ĝenerale, ĉia flanka elemento de organo.
  1. [botaniko] Lamenforma elkreskaĵo de tigo, petiolo, sepalo, frukto aŭ semo; alo de frukto aŭ semo ofte faciligas disportadon fare de la vento k tial estas nomata ankaŭ flugilo.
  1. [botaniko] ĉiu el la du liberaj mezaj petaloj de la korolo de la fabacoj kun papiliformaj floroj.
    kareno, standardo.
  1. Flugilo de birdo.
  1. [teknikoj] ĉiu el la flugilformaj ekstremaĵoj de helico.
  1. [aviado] ĉiu el la flankaj portaj surfacoj de aviadilo: ala ŝarĝo. SIN. planeo.
  1. [arkitekturo] ĉiu el la du flankaj partoj de konstruaĵo: mezepoka kastelo kun du renesancaj aloj.
  1. [armeoj] ĉiu el la du ekstremoj de armeo: la malamika kavalerio pretergalopis la dekstran alon; (f) tiu frakcio estas la marŝanta alo de la partio.
  1. Parto de kutime paraj spegulbilde aranĝitaj objektoj: fenestra alo (Z).
  1. [teknikoj] ĉiu el la rotaciantaj velportaj framoj de vent·muelilo.
  1. Rando de larĝranda ĉapelo.

  • frogalo
    Vd frogo.
  • aleto
    [teknikoj] Flugilforma apendico ĉiuflanke de ŝraŭbo aŭ ŝraŭbingo, servanta por faciligi ties turnadon per mano.
  • ĉirkaŭala
    [botaniko] (pp ronda aŭ ovala semo aŭ frukto) ĉirkaŭita de alo.

  • Iel rilatitaj:

    aeroplanx aleronx anatomix arbx armex avix aŭtomobilx biplanx birdx brakx branĉx centrx ekstremx flankx flugx frogx helicx karenx konstrux lamenx legomx muelx nazx planex plumx randx standardx