tego

*teg/o


Tolaĵo, provizore uzata por kovri ŝirme iun objekton: kapkuseno kun lina tego; demeti de la seĝoj la kontraŭpolvajn tegojn; (f) la oficiala tego, per kiu sin kovradis la mastrino, ne defalis de ŝi tute (Z).
  • tega
    [MATEMATIKO] Tega operatoro (asocianta al ara ties tegaĵon).
  • *tegi (tr)
    1. Kovri ĉiuflanke per tego: tegi kusenon (B); kanapeto tegita per diŝirita katuno (Z); malnovmodaj mebloj tegitaj per blankaj kovriloj (B).
    1. Daŭre kovri ion per io tiamaniere, ke la kovraĵo formas tuton kun la kovritaĵo kaj estas parto de ĝi: li tegis la murojn interne per oro (X), la pordojn per kupro (X); la domon li tabulkovris per ligno cipresa, kaj tegis ĝin per pura oro (X); ĝiaj ankroj estis tegitaj per oro (Z); sofoj tegitaj per veluro kaj silko (Z); palisandra kanapeto tegita per multekosta damasko (Z); skribtablo tegita per verda drapo (Z) ('kovrita per verda drapo'signifus, ke oni sternis sur la tablon verdan tukon, kiun oni laŭvole povas formeti aŭ surmeti).
      tapeti.
    1. [ANATOMIO] Kovri, kunkreskinte: mukozo, kiu tegas la internon de organo.
  • tegado
    Ago de iu, kiu tegas.
  • tegaĵo
    1. Tio, kio tegas 2: tegaĵo de fotelo, de kablo, konektoŝnuro (la teksa materialo, surmetita laŭlonge de la izolita konduktilo); tegaĵo de tubo (varmoizola kovraĵo laŭ la tuta longo de la tubo); [GEOLOGIO] tegaĵo sur soklo (novaj terenoj kovrantaj soklon); sedimenta tegaĵo.
    1. [MATEMATIKO] La plej malgranda aro en iu klaso, kiu enhavas la donitan aron: la konveksa tegaĵo de sfero estas globo.
  • maltegi
    Depreni la tegaĵon for de io: la kirurgo maltegis la tendenon.
  • retegi
    Meti novan tegaĵon sur ion: retegi pneŭmatikon.
  • kusentego
    Tego el tolo, en kiun oni enŝovas kusenon, ekz. kapkusenon. SIN. kusensako.
  • lignotegi
    Tegi muron aŭ parton de muro de ĉambro per lignaj tabuloj, por varmigado aŭ ornamado.
  • puŝtegaĵo
    [GEOLOGIO] Normala flanko de surpuŝego.
  • vimentegi
    Tegi (botelon ks) per vimena kovraĵo.

    tego


    Iel rilatitaj:

    aŭtomobilx brikx kahelx konstrux lignx tegmentx