plaki

plak/i (tr)

Almeti maldikan folion aŭ lamenon el multekosta materialo sur pli dikan kaj pli ordinaran subportilon: plaki oron sur kupron, mahagonon sur poplan tabulon ktp.
  • plak (aĵ)o
    1. Plato, tabulo, parieto ks, sur kiun oni plakis ion: fotografa plako (vitra plato, plakita per impresebla substanco); la brilega krono estis nur plakaĵo.
    1. [ZOOLOGIO] Plato el kalko aŭ ostosubstanco, troviĝanta en la haŭto de kelkaj moluskoj, dazipodo k.a. animaloj.
  • plurplakuloj
    [ZOOLOGIO] Klaso (Polyplacophora) de moluskoj, kies konko konsistas el pluraj dorsaj kalkplakoj, ekz. ĥitono.
  • senplakuloj
    [ZOOLOGIO] Klaso (Aplacophora) de moluskoj sen dorsaj kalkplakoj.
  • unuplakuloj
    [ZOOLOGIO] Klaso (Monoplacophora) de moluskoj kun konko el unu plako.
  • krucoplaki
    Sandviĉe premglui foliojn el ligno, ofte multekosta, ĉiuflanke de kernaĵo el ordinara ligno, tiel ke la fibroj de la folioj estas perpendiklaj al tiuj de la kernaĵo: la krucoplakado malhelpas la misformiĝon de la ligno.
  • krucoplakaĵo
    Tabulo, konsistanta el krucoplakitaj lignaĵoj.

    plakx


    Iel rilatitaj:

    arĝentx konstrux materialx orx