volbo

volb/o

[ARKITEKTURO] Arkoforma plafono, konstruita per ŝtonoj tiel hakitaj kaj aranĝitaj, ke ili kuntenas sin per sia propra pezo super la malpleno: romanika, gotika volbo; volboŝlosilo.
  • depremita volbo, korbansa volbo
    Volbo, kies alto estas malpli granda ol la duono de ĝia larĝo.
  • krania volbo
    [ANATOMIO] Kalvario 3.
  • superlevita volbo
    Volbo, kies alto estas pli granda ol la duono de ĝia larĝo.
  • volba
    Prezentanta volbon: volba ĉambro, kelo, kapelo.
  • volbi (tr)
    Tegmenti per volbo.
  • volbiĝi
    Rondiĝi kiel volbo: la blua ĉielo volbiĝis super ni.
  • barelvolbo
    Volbo en formo de kava cilindro.
  • eĝvolbo
    Volbo, rezultanta el la kuniĝo de du barelvolboj.

    Iel rilatitaj:

    absidx abutmentx arkx astronomix cintrx domx konstrux plafonx romanikx ŝlosx