frontono

fronton/o (1)

  1. En la klasika arkitekturo, triangula aŭ duonronda kronaĵo de la fasado, havanta kiel bazon la kornicon de la entablemento: la frontono de la Partenono, de la Pariza Panteono.
    gablo, timpano.
  1. Analoga ornamaĵo ĉe la fronto de konstruo, super pordo aŭ fenestro: la malnova vilaĝana domo kun la truoj en la frontono (Z); frontonoj de la belgaj urbodomoj.
  • frontona
    1. Provizita per frontono: la granda, ĉirkaŭita de altaj frontonaj domoj urba foirejo (Z) (de Frankfurto).
    1. Rilata al frontono: malgranda frontona ĉambreto tute sub la tegmento (Z) (
      mansardo).

    frontono


    Iel rilatitaj:

    akroterx domx frontx konstrux pordx