farmi

*farm/i (tr)

Lue preni laŭ kontrakto por difinita tempo teron, bienon, por ĝin kulturi kaj uzi je sia propra risko kaj profito: farmi je duono (donante al la proprietulo la duonon de ĉiu rikolto).
ekspluati.
  • farmo
    1. Tia maniero de ekspluatado: hereda (Z), tempa (Z) farmo; havi en farmo (Z).
    1. Farma bieno.
  • farma
    Regata de tia kontrakto.
  • farmanto
    Persono, kiu farmas bienon.
  • farmigi
    Kontrakte doni por ies uzado sian bienon, terpecon ks.
  • farmiganto
    La proprietulo.
  • farmisto
    Farmanto.
  • farmobieno
    1. Bieno farma.
    1. (Z) Kulturbieno.
  • farmodomo
    1. La domo de la farmanto.
    1. (Z) Bieneta domo.
  • farmopago
    Pago, el mono aŭ naturproduktoj, kiun la farmanto ŝuldas al la farmiganto.

    farmx


    Iel rilatitaj:

    agrikulturx domx ekspluatx kampx konstrux kortx kulturx pagx