gardi

*gard/i (tr)

  1. (iu) Zorgi, ke ies vivo ne venu en danĝeron: kiel do vi ne gardis vian sinjoron, la reĝon? (X); gardu al mi la junulon Abŝalom (X); ekstere staras deksep centoj, kiuj gardas ĉiun haron sur miaj tempioj (Z); kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos (X); gardi iun kiel la globon de la okulo (Z), kiel pupilon de sia okulo (X); gardatan ŝafon eĉ lupo timas (Z).
  1. (iu) Zorgi, por evitigi al iu malbonon: gardi iun kontraŭ perforto (Z), malfeliĉo (X); Dio nin gardu! (Z); Dio nin gardu de tio ĉi! (Z); mi prenos vin je la mano kaj gardos vin (X); gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem (Z); Dio gardos vian piedon kontraŭ reto (X); gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion! (X); bone gardanta hundo; vi estu gardata kontraŭ fremda edzino (X).
  1. (iu) Zorgi, ke io restu bonstata, ne difektiĝu: gardi trezoron (Z), tenotaĵon (Z); se la Eternulo ne gardas urbon, tiam vane maldormas la gardanto (X); li lokis kerubon, por gardi la vojon al la arbo de vivo (X); gardi ies interesojn; mi gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis (N); estas tia odoro, ke oni devas gardi sian nazon (Z); la Bulonja Deklaracio estas kreita nur por gardi la necesan kontinuecon en nia lingvo (Z); pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron! (X).
  1. (iu) Zorgi, ke iu ne forkuru, ne kaŭzu danĝeron: gardi krimulon; ili gardis nin malliberigitajn; gardi sian langon (X); gardu vin du baroj, lipoj kaj dentaroj (Z).
  1. (io) ŝirmi, evitigi danĝeron aŭ malbonon: draprandaĵoj gardis kontraŭ ĉia trablovo (Z); dubo gardas kontraŭ risko (Z); la celo de la Fundamento estas gardi la lingvon kontraŭ anarĥio (Z).
  1. (iu) Teni nedifektita aŭ neŝanĝita: gardu kandelon por la nokto (Z); gardi lokon por plua enskribo; amu Antonon, sed gardu vian monon (Z); gardi sekreton (Z), pozon (Z), memoraĵon (Z), esperon (Z); gardi sian personan dignon (Z); gardi fidelecon al iu, sian opinion, konvinkon.
    domaĝi, konservi, ŝpari.
  1. (iu) Observi, ne forgesi aplikadon de io: jen mia interligo, kiun vi devas gardi (X); gardu miajn vortojn en via memoro (X); gardu miajn moralinstruojn en via koro (X); kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon (X).
  • sin gardi
    1. Atenti ne endanĝerigi sian vivon: kiu sin gardas, tiu sin savas (X); gardu vin dekstre, gardu vin maldekstre!; (de tie la komando: ) gardu vin! (Z).
    1. Atenti eviti ion malbonan: gardu vin kontraŭ malbona virino (X); ŝi tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas (Z); sin gardi de eraroj; sin gardi kontraŭ surprizoj (Z), kontraŭ ĉio malbona (X), de ĉia malpaciĝo (Z); por ke mi povu kompari (la tekstojn) kaj gardi min de eraroj (Z); gardu vin, pri tio, kion vi parolas (Z); gardu vin, ke vi ne forgesu (Z), ke vi ne plu faru tian eraron (Z); oni ordonis, ke mi min gardu, ke neniu vidu min (Z); mi gardos min ion diri al li (Z); kompreneble, mi gardis min diri, kion mi esperas de li (B).
  • gardo
    1. Ago de gardanto: ili plenumu gardon koncerne la tutan komunumon (X); metu, ho Dio, gardon al mia buŝo! (X).
    1. Milita aŭ ofica prizorgado de posteno, servo ks: kampa gardo (Z); preni sian gardon; esti sub gardo (Z); stari gardon (Z),
      deĵori.
    1. Gardostaranto(j): alia stariĝos nun sur mia loko (Z); gardoj ĉie staras (Z).
  • garda
    Rilata al gardo.
  • garde
    1. Por gardo: antaŭ ĉiu kastelo reĝidoj staris garde (Z); garde deĵori.
    1. Kun gardemo: paketon, kiun ili kun si tre garde portis (Z); sin teni tre garde (Z).
  • gardado
    Ago de gardanto: ricevi por gardado; esti sub ies gardado (Z); meti sub ies gardadon (Z); la komitato ekzistas por la gardado de la interesoj de la tuta E-istaro (Z); du plenumu gardadon ĉe la reĝo (X).
  • gardantaro
    Grupo da gardantoj: la deĵorinta, la deĵoronta gardantaro.
    gvardio.
  • gardataĵo
    Io, kion oni donis garde: ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵo (Z).
  • gardejo
    Loko, kie iu estas gardata: la reĝo metis la 10 kromvirinojn en gardejon (X); (f) sekreto forlasas la gardejon de la koro (Z).
    azilo.
  • gardilo
    [ELEKTRO] (de cirkvito) Organo, kiu aŭtomate interrompas cirkviton, kiam la kurento atingas certan valoron: efluva gardilo (malŝargolampo, kiu servas por gardi la tubojn de radioricevilo kontraŭ supertensioj); fandogardilo (gardilo, enhavanta konduktilon, kiu estas fandebla de troa kurento).
  • gardisto
    Homo, kies okupo estas gardadi: la gardistoj, kiuj iradas tra la urbo (X); ĉu mi estas gardisto de mia frato? (X); gardisto de muzeo, de ĉasejo; gardista ĉambro (Z), turo; mia gardista posteno (X).
  • gardistejo
    Loko, kie restadas gardisto (j): antaŭ ĉiu pordego troviĝis gardistejo (Z).
  • antaŭgardi
    Neebligi danĝeron, minacon, malsanon, antaŭ ĝia apero: la vakcino antaŭgardas de la variolo (B); prudento antaŭgardas kontraŭ malfeliĉoj (Z); infanoj antaŭgarditaj per injektoj kontraŭ difterio.
    deturni, preventi, antaŭsavi.
  • antaŭgarda (Z)
    Profilaktika, preventa.
  • antaŭgardema
    Kutimanta sin gardi anticipe kontraŭ danĝero.
  • nesingarda (Z)
    Garde zorganta pri sia sekureco: la knabo nesingarde trakuris tra la strato; evitu ĉian nesingardecon.
  • prigardi
    Zorgi garde super (iu).
  • sengarda
    Nesingarda: oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon (Z).
  • singarda.
    Atenta eviti danĝeron aŭ malbonon; zorganta pri sia sekureco: post la falo oni fariĝas singarda (Z); la patro ordonis al la infanoj, ke ili estu trankvilaj kaj singardaj (Z); kun la aranĝo de Centra Komitato oni devas esti tre singarda (Z); oni devas esti tre singardaj pri la maniero kaj pri la tempo (Z); kun tiaj homoj oni devas ĉiam singarde agi.
  • singardeco
    Saĝeco, per kiu oni provas eviti kulpojn kaj danĝerojn: ruzaĵon neniigas singardeco (Z); (fari ion) pro singardeco (Z); aranĝi sian singardecon (Z).
  • singardema
    Ema al singardeco: singardeman Dio gardas (Z); doni al la junulo scion kaj singardemon (X).
  • ariergardo (Z)
    1. [ARMEOJ] Taĉmento, kiu ŝirmas la malantaŭan parton de marŝanta armeo.
    1. (f) Aro de homoj, kiu bremsas evoluon aŭ progreson.
  • avangardo (Z)
    1. [ARMEOJ] Taĉmento, kiu esploras la terenon antaŭe de iranta armeo.
    1. (f) Aro de homoj, kiu staras je la pinto de la evoluo: ili prezentas la avangardon de la kinoarto; avangardaj pentristoj ( [VIDU] abstrakta).
  • avangardismo
    [POLITIKO] [BELARTOJ] [BELETRO] Doktrino kaj konduto de grupo, skolo, movado ks, kiu per aŭdacaĵoj volas roli kiel avangardo 2.
  • fulmogardilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Gardilo, speciale aranĝita por ŝirmi aparaton (ekz. radioaparaton) kontraŭ fulmo, ĝenerale per devojiĝo al la tero.
  • kapogardisto, korpogardisto
    Viro, komisiita gardi pri la sekureco de alia homo, precipe de eminentulo: mi faros vin por ĉiam mia kapogardisto (X); la arĝentokovritaj korpogardistoj de la reĝino (Z).
  • noktogardisto
    1. [HISTORIO] Urba oficisto, kiu trairis nokte la stratojn, anoncante la horojn.
    1. Tiu, kiu gardas domon, fabrikon, konstruejon ks dum la nokto.
  • taŭrgardisto
    Rajdanta gardisto de taŭroj.
    gaŭĉo, vakero.

    gardi


    Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.Li prezentas la avangardon de kinarto.Sekura kiel sub hunda gardo.
    antaŭgardi.antaŭmalhelpi.antaŭsavi.arbargardisto.arestejo.Arguso, centokululo.atenti.Avangarda pentristo.avangardo, plej antaŭa parto.avangardo.banko.cerbero.ĉasgardisto.deponanto.deponi : lasi ion ĉe iu por dumtempa gardado; meti monon en bankon laŭcertaj kondiĉoj.deponi, stapli.depoto.deĵori.Dio nin gardu.doko.eviti.Fandogardilo.Frakasi, rompi, gardi ion en la koro.gard'ilo.gardi : atenti kaj fari ĉion por ke ne okazu io malbona al iu/io;gardilo: (ankaŭ:) kiu interrompas elektran cirkviton.gardistejo.gardosoldato.gardostaranto.gardrelo.garnizono.giĉetisto.gvardio : (armea) gardistaro.ĝendarmo.inspektoro, inspektisto.kampargardisto.kampogardisto.karcero.kaŭcio.konservi.konsigno.la Kanceliero de la Sigeloj.magazeno.maldormi.marborda gardisto.nesingarda.noktoflegi.noktogardi.noktogardisto.Opinion formuli, gardi, konservi, ŝanĝi, revizii, bazi sur (realaĵo).pordisto.Preni sian gardon.preventi, antaŭgardi, profilakti.prizono.progardanto.protekti.provizora arestado.provoso.reteni.sentinelo.Silenti, gardi la silenton pri malagrabla afero.singarda : atenta eviti danĝeron (si/n/gard/a).Singarde dozi medikamentojn.soldato.ŝirmi.trezoro : alte ŝatata, bone gardata havaĵo; tuto de la multekostajobjektoj kaj (aŭ) mono apartenanta al iu/io.Vakcino antaŭgardas de la variolo.Vartejo, gardejo por infanoj.varti : gardi kaj prizorgi iun, kiu bezonas tion pro malforteco aŭjuneco.vigili.vokto, kontolisto, kontrolgardisto, laborkonrolisto.zorgi.
    armeo. kapti. konservi. polico. soldato. stari.

    Iel rilatitaj:

    antaŭ arierx armex arĥivx asekurx bokserx deponx elektrx flegx gvardix helpx hundx kaptx konservx konstrux muzex noktx partx policx prizonx protektx singardx soldatx starx tenx