[ ARKITEKTURO] Ortangula paralelepipedo el bakita argilo, uzata por konstruado: sunsekigita briko (SIN. adobo); hardebakita, glazura, kava briko; ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj (X); dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas (Z). ŝtono, tegolo.
Io, havanta formon de briko: briko da (kunpremita) teo, da oro, da giso, da plumbo; briko da ĉokolado, da sapo; briko da karbo (el kunpremita pulvoro de terkarbo).
brikaĵo Konstrua bloko el brikoj.
brikejo Loko, kie oni elfaras brikojn.
briketo Malgranda briko: briketo el solidigita alkoholo; briketo da ĉokolado; (f) mi petas, ke ĉiu alportu sian briketon al nia konstruo (Z); [LUDOJ] ĉiu el la lignaj aŭ plastaj pecoj, uzataj en infanaj konstruludoj.
brikkolora, brikruĝa Havanta la koloron de briko.
betonbriko [ARKITEKTURO] Briko, farita el muldita betono.
gisbriko Regulforma maso el rafinita giso. ingoto.
konstrubriko Briko 1: (f) la atomoj estas la konstrubrikoj de la materio.
ludbriko [LUDOJ] Briketo.
orbriko Briko da oro: la dimensioj k pezoj de la orbrikoj diferencas laŭ la lando. brikx