hotelo

*hotel/o

  1. Domo, kie vojaĝantoj povas pagante loĝi kaj eventuale ankaŭ manĝi: estus al mi tre agrable, se ni povus loĝi ambaŭ en la sama hotelo (Z); hotelo ĉe la Stacidomo, de l' Ora Cervo.
    gastejo, restoracio.
  1. [ARKITEKTURO] En Francio (17a-18a jc), urba vasta kaj luksa domo, posedata de nobelo aŭ riĉa burĝo.
  • hotela
    Rilata al hotelo (j): hotela industrio, lernejo.
  • hotelisto, hotelmastro
    Posedanto aŭ administranto de hotelo.

    hotelo


    Esprimoj

    Dum la ĉefsezono la prezoj de la hoteloj estas altigitaj je 20 %.
    Estus al mi tre agrable, se ni povus loĝi ambaŭ en la sama hotelo (Z).
    Hotela ĉambro donanta vidon al korto.
    Hotelmastroj nur prirabas la vojaĝantojn (Z).
    Hotelo kun moderna komforto.
    Mendi du apartajn ĉambrojn en hotelo.
    Mendu por mi neluksan, sed komfortan ĉambron en modesta hotelo.
    Tion mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj (Z).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    hotela,hotelisto, hotelmastro ,hotelo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    albergo
    baro
    bierejo
    danctrinkejo
    gastejo
    kabaredo
    kafejo
    kantino
    karavanejo
    kazino
    pensiono
    plurĉambra apartamento
    restoracio
    taverno
    ĉardo

    konto
    fakturo
    ŝuldo

    karto
    menuo

    Ankaŭ vidu:

    domo . loĝi . manĝi . restoracio . urbo . vojaĝi .

    Bildvortaro


    78-01 -27 : vestiblo (akceptejo); enirhalo; antaŭhalo
    78-01 : pordisto
    78-02 : poŝtaĵrako kun poŝtaĵfakoj
    78-03 : ŝlosiltabulo
    78-04 : globa lampo
    78-05 : voktabulo kun klapsignaloj
    78-06 : telefono kun lumsignalo
    78-07 : akceptisto
    78-08 : komputilo kun datumoj de la gastoj
    78-09 : ĉambroŝlosilo
    78-10 : numerdisketo kun ĉambronumero
    78-11 : hotela fakturo
    78-12 : registrobloko kun registroformularoj; bloko kun anoncformularoj
    78-13 : pasporto
    78-14 : hotelgasto
    78-15 : malpeza valizo
    78-16 : murpupitro
    78-17 : hotelservisto
    78-18 : grumo; servoknabo; lakeeto
    78-19 : hotelestro; hoteldirektoro
    78-20 : manĝosalono (hotelrestoracio)
    78-21 : lustro
    78-22 : sidangulo kun kameno
    78-23 : kameno
    78-24 : kamenbreto
    78-25 : senŝirma kamenfajro
    78-26 : klubfotelo
    78-27 : kaŭĉuka fikuso
    78-28 -39 : dupersona hotelĉambro kun banĉambro
    78-28 : duobla pordo
    78-29 : sonoriltabulo; voktabulo kun prembutonoj por alvoki serviston
    78-30 : vestoŝranko
    78-31 : vestofako
    78-32 : tolaĵfako
    78-33 : duobla lavabo
    78-34 : ĉambrokelnero
    78-35 : ĉambrotelefono
    78-36 : velura tapiŝo
    78-37 : sidbenko; tabureto
    78-38 : floraranĝo
    78-39 : duobla lito
    78-40 : festsalono (societa, bankeda salono)
    78-41 -44 : tablosocieto, fermita societo ĉe bankedo
    78-41 : festparolanto ĉe tosto
    78-42 : tablonajbaro de 43
    78-43 : tabloparulo de 44
    78-44 : tabloparulino de 43
    78-45 : muzika triopo
    78-46 : staranta violonisto
    78-47 : dancanta paro
    78-48 : kelnero
    78-49 : servotuko
    78-50 : hotela koktelejo
    78-51 : bufedo; bufedŝranko
    78-52 : bufeda seĝo
    78-53 : piedapogilo
    78-54 : kokteleja gasto
    78-55 : cigaredo
    78-56 : cindrujo
    78-57 : koktelglaso
    78-58 : viskiglaso
    78-59 : glaciujo
    78-60 : korko de ŝaŭmvina botelo
    78-61 : freŝigujo por ŝaŭmvino
    78-62 : bufedkelnerino; bufedistino
    78-63 : koktelmiksilo; koktelmiksujo
    78-64 : mezurcilindro
    78-65 : botelbreto
    78-66 : glasrako
    78-67 : spegultegaĵo; spegulmuro
    78-68 : koktelmiksisto; koktelisto

    Iel rilatitaj:

    apartamentx barx bierx bufedx domx fakturx gastx grumx kabaredx kafx kantinx karavanx kartx kazinx kelnerx konstrux kontx loĝx manĝx mastrx menux pensionx restoracix tavernx trinkx urbx vestiblx vojaĝx x ĉambrx ĉardx ŝuldx