veldi
veld/i (tr)
- [TEKNIKOJ] Kunfiksi du metalajn pecojn, ardigante ilin tiel, ke la junto fariĝas flueca, kaj poste kunforĝante ilin kiel unu tuton, aŭ samtempe almetante fanditan metalon en la junton: forĝa, elektra, gasa veldado; veldoloko de tubo.
luti, brazi. veldodrato.
- [TEKNIKOJ] Samspeca agado pri aliaj materioj.
veldmaŝino
Maŝino, per kiu oni veldas.
Bildvortaro
294 : aŭtogenveldisto
294-01 -7 : gasbotelaro
294-02 : acetilenujo
294-03 : oksigenujo
294-04 : altprema manometro
294-05 : premredukta valvo
294-06 : malaltprema manometro
294-07 : fermokrano
294-08 : hidraŭlika ŝirmovalvo
294-09 : acetilenhoso
294-10 : oksigenhoso
294-11 : veldoŝalmo
294-12 : veldovergo
294-13 -17 : veldostablo
294-14 : tranĉokrado
294-15 : rubkesto
294-16 : stablotegaĵo el ŝamotkaheloj
294-17 : akvokesto
294-18 : veldopasto
294-19 : botelĉareto
294-20 : laborpeco, laboraĵo
294-21 : flamtranĉaj maŝinoj
294-22 : elektronika regaparato
294-23 : regpanela klavaro
294-24 : rondgvidilo
294-25 : elektronike regata artika brako
294-26 : flamajuto
294-27 : veldoŝalmo
294-28 : oksigenvalvo
294-29 : oksigenniplo
294-30 : brulgasniplo
294-31 : brulgasvalvo
294-32 : flamajuto
294-33 : veldoŝalmo kun tranĉajuto kaj gvidradetoj
294-34 : veldistaj okulvitroj
294-35 : pikmartelo, skorimartelo
294-36 : dratobroso
294-37 : veldoŝalma fajrilo
295 : Elektroveldisto
295-01 : veldo-transformilo
295-02 : elektroveldisto
295-03 : kapŝirmilo
295-04 : ŝirmoklapo
295-05 : ŝultroŝirmilo
295-06 : brakŝirmilo
295-07 : trifingra veldista ganto
295-08 : leda antaŭtuko
295-09 : gamboŝirmilo
295-10 : elektrodujo
295-11 : elektrodingo
295-12 : elektrodo
295-13 : veldostablo kun forsuĉilo
295-14 : stabloplato
295-15 : forsuĉtubo
295-16 : konektotubo por rubaero
295-17 : pikmartelo, skorimartelo
295-18 : dratobroso
295-19 : veldokablo
295-21 : veldostablo
295-22 : punktoveldado
295-23 : punktovelda ŝalmo
295-24 : elektrodobrako
295-25 : nutra kablo
295-26 : elektrod-alprema cilindro
295-27 : veldo-transformilo
295-28 : laborpeco, laboraĵo
295-29 : ŝirmokulvitroj
295-30 : kvinfingra veldista ganto
295-31 : ŝirmogasa aŭ intertgasa veldoŝalmo
295-32 : ŝirmogasa dukto
295-33 : alteriga klemo
295-34 : gaŭĝo de anguljunto
295-35 : fajnalĝustiga ŝraŭbo
295-36 : gaŭĝobrakoj
295-37 : veldista ŝirmokasko
295-38 : ŝirmogaso, interta gaso
295-39 : pedale funkciigata punktovelda maŝino
295-40 : veldobrako
295-41 : reguliga pedalo por elektrod- alpremo
295-42 : malgranda turnotablo
Iel rilatitaj:
acetilenx
aŭtogenx
konstrux