² ŝtupo

ŝtupo

*ŝtup/o

  1. ĉiu el la transversaj ŝtonaj platojlignaj tabuloj, metitaj unu post kaj super alia por ebligi suprenpaŝon: li suriris la unuan ŝtupon de la trono (B); la gefianĉoj suriris la ŝtupojn de la altaro; la servistino glitis sur la lasta ŝtupo kaj defalis; (f) la unua ŝtupo estas trapasita (f: la unuaj malfacilaĵoj estas venkitaj).
  1. ĉiu el la analogaj rimedoj, uzataj por supren- aŭ malsupren-iri, ekz. la rungoj de eskalo, la entranĉoj faritaj en glacimuro por enmeti la piedojn, la breto (j) fiksita(j) al veturilo, vagono ks, por helpi la en- kaj el-iĝon k.a.: sur la supra ŝtupo de la ŝtupareto; ne metu la piedon sur la ŝtupon antaŭ la plena halto de la trajno.
  1. (f) ĉiu el la gradoj en progresado kaj malprogresado, promocio ks: transira ŝtupo (Z); ŝtupo post ŝtupo li atingis la rangon de unua ministro (B); atingi plej altan ŝtupon de civilizo; ĉe la individua ŝtupo tio apenaŭ estas rimarkebla.
  1. [ELEKTRO] [TELEKOMUNIKOJ] Ero de kaskada cirkvitaro de elektronika aparato, funkcianta kiel amplifilo, rektifilo, oscililo ks: amplifa ŝtupo, rektifa ŝtupo, oscilŝtupo.
  1. [AVIADO] Konsumiĝonta parto de raketo, kiu propulsas ĝin ĝis difinita altitudo: plurŝtupa raketo. SIN. etaĝo.
  • ŝtupa
    1. Prezentanta ŝtupojn: ŝtupaj benkoj en amfiteatro.
    1. Progresiva: ŝtupa filtrilo (vitra plako, kovrita de diversaj tavoloj de diversaj grizecoj, kiuj ŝtupe tralasas la lumon); ŝtupa elpuŝiĝado de formoj malbonaj per formoj pli bonaj (Z); enkonduki reformojn ŝtupe kaj malrapide (Z).
  • *ŝtuparo
    Parto de konstruo, servanta por komunikigi malsamnivelajn partojn de tiu konstruo, kaj konsistanta el vico da samdistancaj lignaj tabuloj aŭ ŝtonaj platoj, sur kiuj oni metas la piedon por supren- aŭ malsupren-iri: kverka, marmora ŝtuparo; kruta (Z), facila ŝtuparo; helica ŝtuparo; supreniri la altan ŝtuparon de la katedralo (Z); belega domo kun larĝaj ŝtuparoj (Z); veni laŭ la ŝtuparo (Z).
    placeto, lifto, eskalatoro.
  • ŝtupare
    En formo analoga al ŝtuparo: montoj ŝtupare leviĝantaj ĝis la horizonto.
  • ŝtupareto
    Speco de malgranda movebla ŝtuparo, kun apogilo artikigita per ĉarniroj supre kaj retenata per ligrimedo malsupre, kiun oni uzas en magazeno, librejo ktp.
  • ŝtuparforma
    Havanta formon analogan al ŝtuparo: ŝtuparforma turo en Babilonio.
  • ŝtupeto
    Rungo de ŝtupetaro.
  • ŝtupetaro
    Ilo konsistanta el du longaj stangoj kunigitaj per transversaj samdistancaj bastonoj (rungoj), sur kiuj oni metas la piedojn por supren- aŭ malsupren-iri. SIN. eskalo.
  • interŝtupo
    ŝtupo inter du difinitaj pozicioj: la afiksoj prezentas kvazaŭ interŝtupon inter gramatiko kaj vortaro.
  • pafŝtupo
    [ARMEOJ] ŝtupo, aranĝita en tranĉeo aŭ en muro de fortreso, por ebligi al pafanto pafadi tra la embrazuroj.
  • ŝnurŝtupetaro
    ŝtupetaro, kies rungoj estas fiksitaj ĉe du longaj ŝnuroj, tiel ke la tuto estas kunvolvebla.

    ŝtupo


    Esprimoj

    Atingi plej altan ŝtupon de civilizo.
    Enkonduki reformojn ŝtupe k malrapide (Z).
    La afiksoj prezentas kvazaŭ interŝtupon inter gramatiko k vortaro.
    La malsuperaj ŝtupoj de la socio.
    La sekseco aperas nur ĉe relative supera ŝtupo de la evoluo.
    Snobeco estas trovebla ce ĉiu ŝtupo de la socio.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    interŝtupo, pafŝtupo , rulŝtuparo , ŝnurŝtupetaro ,ŝtupa,ŝtupare,ŝtupareto, ŝtuparforma , ŝtuparlifto , ŝtuparapogilo ,ŝtuparo,ŝtupetaro,ŝtupeto,ŝtupo, ŝtupofunkcio

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    apogrelo
    ŝtuparo da ŝtupoj
    balustrado
    eskalatoro
    eskalo
    etaĝo
    grado
    grimpi
    helika
    kaskado
    levi
    lifto
    malsupreniri
    manrelo
    perono
    piedbreto (ŝtupeto)
    rango
    rungo
    spirala
    stadiono
    stego
    supreniri
    zigurato
    ŝakto

    Ankaŭ vidu:

    domo konstruaĵo matematiko meblo muziko

    Bildvortaro


    276-16 : kelŝtuparo (masiva ŝtuparo)
    276-17 : blokŝtupo
    276-18 : komenca ŝtupo
    276-19 : fina ŝtupo
    276-20 : ŝtupeĝa ŝirmilo
    276-21 : ŝtupara plinto
    276-22 : ŝtupara balustrado
    276-23 : enireja placeto
    276-24 : dompordo
    276-25 : ŝuskrapa krado
    276-26 : kahela pavimo
    276-27 : mortera sternaĵo
    276-28 : masiva tekto (ŝtalbetona slabego)
    276-29 : teretaĝa masonaĵo
    276-30 : ŝtupara slabego
    276-31 : kojna kruda ŝtupo
    276-32 : tretfaco de ŝtupo
    276-33 : frontfaco de ŝtupo
    276-34 -41 : ŝtupara platformo aŭ placeto
    276-34 : placeta balko*
    276-35 : ŝtalbetona ripa tekto
    276-36 : ripo
    276-37 : betonŝtalo, betonŝtala vergo
    276-38 : interripa slabo
    276-39 : ebeniga betonsternaĵo
    276-40 : glata tegaĵo
    276-41 : paŝtavolo
    276-42 -54 : dubraka ŝtuparo kun interplaceto
    276-42 : komenca ŝtupo
    276-43 : unuaŝtupa balustrada fosto
    276-44 : libera ŝtuparbalko*
    276-45 : almura ŝtuparflanko
    276-46 : ŝtupara bolto
    276-47 : tretfaco de ŝtupo
    276-48 : frontfaco de ŝtupo
    276-49 : ŝtuparbalka* turnopeco
    276-50 : ŝtupara balustrado
    276-51 : balustro
    276-52 : manrela turnopeco
    276-53 : manrelo
    276-54 : supra balustrada fosto
    276-55 -62 : ŝtupara interplatformo aŭ interplaceto
    276-55 : interplaceta balko*
    276-56 : frontoplato
    276-57 : kovrolistelo
    276-58 : malpeza kovrotabulo
    276-59 : plafonpuco*
    276-60 : vandopuco*
    276-61 : intertekto
    276-62 : breta planko
    276-63 : plankoplinto
    276-64 : kovrolistelo
    276-65 : ŝtupareja fenestro
    276-66 : ĉefa placeta balko
    276-67 : porta lato
    276-68 -69 : intertekto
    276-68 : interbalka plankumo
    276-69 : interbalka ŝutaĵo
    276-70 : plafonlataro
    276-71 : pucportilo*
    276-72 : plafonpuco*
    276-73 : kruda planko (plankumo)
    276-74 : pargeta planko (kun folda- langa interligo)
    276-75 : kvarone helica ŝtuparo
    276-76 : helica ŝtuparo sen spindelo
    276-77 : helica ŝtuparo kun kolono
    276-78 : ŝtupara spindelo
    276-79 : manrelo

    Iel rilatitaj:

    apogx balustradx balustrx bretx domx eskalatorx eskalx etaĝx gradx grimpx helicx helikx kaskadx konstrux krutx levx liftx lignx matematikx meblx muzikx paŝx peronx piedx platx progresx rangx relx rungx spiralx stadionx stegx supre suprx tabulx tegmentx vagonx ziguratx ŝaktx ŝtonx