kombini

*kombin/i (tr)

  1. Kunigi plurajn elementojn en difinita ordo; laŭcele aranĝi: kombini literojn, ciferojn, kartojn.
  1. [KEMIO] Unuigi molekulojn de du aŭ pluraj substancoj laŭ difinita proporcio, por formi novan korpon.
    komponi, sintezi.
  1. Interaranĝi ideojn por konduki al konkludo, aŭ rimedojn por estigi rezulton: kombini planon, projekton, manovrojn, draman intrigon.
    teksi, ŝpini.
  • kombinado
    Ago de tiu, kiu kombinas: teorie la kombinado de 'da' kun 'la' ne estas malpermesata (Z); la diversajn detalojn de la homa esprimado ĝi lasas al la kombinado de la uzantoj mem (Z); komparado kaj kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj (Z).
  • kombinaĵo [VIDU] kombinaĵo, lineara kombinaĵo.
  • kombiniĝi
    Iĝi kombinita: kloro kaj hidrogeno kombiniĝas en hidrogenan kloridon; ili havas kombiniĝemon (afinecon) unu por la alia.
  • kombinilo
    [KOMPUTIKO] [ELEKTRO] Cifereca cirkvito, kiu realigas bulean funkcion: Aŭ-, KAJ-, NE-, NEKAJ, NEAŭ-kombinilo.
  • kombinumo = kombinato.
  • rekombiniĝo
    1. [FIZIKO] Kuniĝo de elektrono kaj truo en duonkonduktanto aŭ de elektrono kaj pozitiva jono en gaso: [ASTRONOMIO] rekombiniĝa erao (laŭ la praeksploda teorio, en la historio de la Universo, la tempo kiam la temperaturo iĝis sufiĉe malalta, ĉ. 3 000 K, por ke la pramaterialo rekombiniĝu).
    1. [BIOLOGIO] Interŝanĝo de DNA inter homologaj kromosomoj, ĉefe dum mejozo, el kiu rezultas novaj kombinaĵoj de genoj en la sekva generacio.
      interkruciĝo. [VIDU] kiasmo.
  • malkombini
    [KEMIO] Fari, ke la molekuloj de korpo disiĝu: por analizi nekonatan substancon, oni devas ĝin malkombini; nestabilaj produktoj malkombiniĝas per si mem; malkombiniĝaj produktoj; vetermalkombiniĝo de roko.

    kombinx


    Iel rilatitaj:

    afinx algebrx alteracix aranĝx cirkvitx gasx konstrux ĉifrx