preta

*pret/a

  1. (io) Tiel aranĝita, ke ĝi estas disponebla por tuja uzo: la tagmanĝo estas preta; la manuskripto estas jam preta kaj [...] tuj estos eldonita (Z); ĝi ne povis esti preta ĝis hodiaŭ (Z); ĝis nun aperis sole nur du efektive pretaj lingvoj, nome Volapük kaj E. (Z); (f) havi pretan respondon por ĉiu demando (Z); alpaŝi al prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko (Z); kun malkonfido kaj antaŭe preta penso (Z).
  1. (iu) Estanta en taŭgaj dispozicioj por ion fari tuj: ŝi estis preta sveni (Z); mi estas preta forvojaĝi (B); ses mil homoj pretaj eltiri glavon (X); preta je ĉiuj oferoj (Z); ĉiam tute preta al vi servi! (Z); mi estas preta riski la vivon (Z); mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo (Z).
  • prete
    En preta maniero: meti la botelojn prete sur la tablon (Z); kun urso promenu, sed pafilon prete tenu (Z); ĉiam havu la vortaron prete sub la mano.
  • preteco
    1. Eco de io preta: mi timas, ke tia arma preteco povas ofendi Sargonon (B).
    1. Eco de iu preta: montrinte ĉiuj du la pretecon batali kaj paginte per tio la devon al la honoro, vi povus fini la aferon amike (G); oni ne povas kalkuli je la preteco de la mondo pionire oferi sian tempon al tia provo (Z); li ĉiam montras sindonan pretecon (serveman akuratecon) por helpi al samideanoj; tiun sorton ŝi akceptis kun plena kaj decida preteco (Z).
  • pretigi
    1. Fari, ke io estu tuj uzebla: pretigi liton por gasto (B); pretigi al si manĝon (Z), tablon (Z); li pretigis grandan vazon da punĉo (Z); knabino kiu povoscios pretigi la diritan supon (Z); li falis en la kavon, kiun li pretigis (X); tiujn kvar projektojn mi pretigos ne pli malfrue ol ĝis la mezo de Aprilo (Z).
    1. Fari, ke iu povu tuj agi: sin pretigi forkuri, danci.
      prepari.
  • pretigado
    Tuto de la agoj de tiu, kiu pretigas: neniu ion sciis pri la maniero de ĝia (supa) pretigado (Z); la pretigado de la viroj al la manbatalo.
  • RIM. Tiu adjektivo estas uzata suf-e, kun la sama senco: flugpreta aviadilo, helpopreta amiko, militpreta bataliono, prespreta manuskripto, servopreta samideano ktp.
  • ledopretigisto
    Tiu, kiu pretigas la tanitajn felojn por la industriaj uzoj.

    preta


    disponebla.fino.La vorto estis preta sur miaj lipoj.Manuskripto prespreta.Mi estas preta preni, rompi la lancon por la vero.prepari.taŭga.uzebla.

    Iel rilatitaj:

    apretx finx konstrux preparx sindonx