episkopo

*episkop/o

  1. [KRISTANISMO] Prezidanto de kristana komunumo: episkopo devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino (N).
  1. [KRISTANISMO] Estro de diocezo (en katolika k anglikana eklezioj) aŭ de eparkio (en ortodoksaj eklezioj): la papo estas la episkopo de Romo.
    primaso, patriarko.
  • *episkopa
    1. Rilata al episkopo: la episkopa bastono; lia episkopa Moŝto (Z); episkopa sidejo, urbo.
    1. Konservanta episkopecon: la episkopa eklezio (anglikana).
  • episkopano
    Ano de episkopa eklezio.
  • episkoparo
    Kuniĝo de la episkopoj de unu lando, aŭ de la tuta mondo.
  • episkopeco
    Titolo, posteno de episkopo.
  • episkopejo
    1. Palaco de episkopo.
    1. = episkopujo.
  • episkopujo
    1. [HISTORIO] Lando, havanta episkopon kiel suverenon.
    1. Diocezo, eparkio.
  • *ĉefepiskopo
    Episkopo, ĉefo de la provinca aŭ landa episkoparo: ĉefepiskopa palaco.
  • help-episkopo
    Titola episkopo, kiu helpas k anstataŭas la rezidantan episkopon.

    episkopx


    Iel rilatitaj:

    Denizx anglikanx dalmatikx konstrux paroĥx rigardx