ŝtono

*ŝton/o

  1. Natura, malmola petra aŭ minerala maso, ĝenerale negranda kaj movebla: sur la tero kuŝas ŝtono (Z); trafis falĉilo sur ŝtonon (Z) (pf); forpreni la ŝtonojn de kampo; eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas (Z) (pf); kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos (X); li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo (N); ŝtono de falpuŝiĝo (Z) (pf); iu ĵetis ŝtonon tra la fenestro (Z); per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras (Z); kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj (Z) (pf); kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu al ŝi ŝtonon (N).
    roko, bloko, gruzo, sablo.
  1. (f) Tia maso, rigardata kiel simbolo de ĝeno aŭ sensentemo: gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto (Z); ŝtono defalis de mia brusto, kiam mi legis, ke [...] (Z); ĵeti ŝtonojn sur ies vojon; havi ŝtonon por koro (K); tion kompatus eĉ la ŝtonoj!; kiu el vi, kies filo petos de li panon, donas al li ŝtonon? (N); mi diras al vi, ke, se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios (N).
  1. [TEKNIKOJ] [GEOLOGIO] Tiaj masoj, rigardataj kiel substanco aŭ materialo (plejofte kun loka aŭ uza difino). SIN. petro (pli malofte mineralo): ŝtono el Portlando, el Parizo; gipsoŝtono, kalkoŝtono, sabloŝtono; artefarita ŝtono (farita el kuncementita ŝtonpulvoro); [PRAHISTORIO] tempaĝo de la splitita, de la tajlita, de la polurita ŝtono.
  1. Granda peco el tia substanco, kruda aŭ hakita, uzata kiel religia, politika aŭ socia memorigilo: la starantaj ŝtonoj de Karnako (menhiroj); la ŝtono de Kaabo; ĉi tiu ŝtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio (X); la domo de Izrael, iliaj pastroj kaj profetoj, kiuj diras al ŝtono: Vi min naskis! (X); li estis oferota sur la ŝtono de sango en la arbareto (Z); tomboŝtono; la ŝtono de Moab; mejloŝtono.
  1. Peco el tiu substanco, kun difinita taŭga formo, uzata por la homaj bezonoj kaj precipe por konstruado: la kastelo estis konstruita el ŝtonoj (Z); masonaĵo el kvadrataj ŝtonoj; Majstro, jen kiaj ŝtonoj, kiaj konstruaĵoj! (N); ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono (N); mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj (X); se vi faros al mi altaron, ne konstruu ĝin el ŝtonoj hakitaj (X); bosa ŝtono (ŝtono orte hakita, prezentanta sur la antaŭa faco kvadratan bendon ĉizitan kaj lasanta elstari la boson); tranĉita ŝtono (konstrua ŝtonpeco, al kiu oni donis la geometrian formon, postulatan de ĝia loko en la muro aŭ volbo); bazangula ŝtono (X) (angulŝtono); ŝtono de muelilo, de akrigilo, malnova tomba ŝtono (Z); (f) ĉiu alportas sian ŝtonon por la konstruo (Z) [VIDU] ŝtonhakisto, ŝtonrompilo, ŝtontajlisto.
  1. Malgranda peco el tiu substanco, rimarkinda pro apartaj, valoraj ecoj: multekosta ŝtono (gemo); prenu du oniksajn ŝtonojn (X); gravurita ŝtono; li ne elpensis la filozofian ŝtonon (Z), la ŝtonon de la Saĝuloj (Z) (kiu ŝanĝis ĉiujn metalojn en oron); [FARMACIO] infera ŝtono (arĝenta nitrato).
  1. Populara nomo de iaj sekreciaĵoj, havantaj formon aŭ malmolecon de ŝtono: li suferis la operacion de la ŝtono (
    kalkuluso; litotomio); ŝtono en piro ( [VIDU] sklera).
  • ŝtona
    1. Konsistanta el ŝtono (j): ŝtona statuo; ŝtona muro; Amenofis trovis la urbon argila kaj lasis ĝin ŝtona (B); profunda ŝtona kelo (Z); blanka ŝtona bulvardo (B); la ŝtona Gasto (de Donjuano).
    1. (f) Tiel sensentema, kiel ŝtono: ŝtona koro (Z); ili dormis ŝtonan dormon (B).
  • ŝtonaĵo
    Io el ŝtono, i.a. roko el ŝtonoj.
  • ŝtonego
    Roko.
  • ŝtoneto
    Malgranda ŝtono: sablo, miksita kun ŝtonetoj; la Malgranda Fingro delasis post si ŝtonetojn sur la vojo; (f) malhonesta pano estas bongusta por homo, sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj (X).
    gruzo.
  • ŝtonigi
    Transformi en ŝtonon, masive aŭ supraĵe. SIN. petrigi: [MITOLOGIO] la kapo de Meduzo ŝtonigis tiujn, kiuj ĝin rigardis; (f) tiu novaĵo lin ŝtonigis.
  • ŝtoniĝi
    Transformiĝi en ŝtonon: dissolviĝis la ŝtoniĝinta figuro de Inger (Z); ŝia vizaĝo aspektis kiel ŝtoniĝinta (Z); (f) la supera pastro ŝtoniĝis de mirego (B); oni metis la ŝtoniĝintan malvivulon en la ĉerkon (B). SIN. petriĝi.
  • ŝtonumi (tr)
    Mortigi, priĵetante per ŝtonoj: la ŝtonumado estis la hebrea maniero de ekzekutado.
    krucumi.
  • ŝtonhava
    Enhavanta ŝtonojn: ŝtonhava grundo.
  • ŝtonplena
    Enhavanta multajn ŝtonojn: ŝtonplena vojeto.
  • senŝtonigi
    Senigi je ŝtonoj: senŝtonigi mian vinberĝardenon (X).
  • surŝtona
    Farita sur ŝtono: surŝtona surskribo, desegno.
  • unuŝtona
    Konsistanta el unu solo bloko el ŝtono: unuŝtona obelisko.
  • aerŝtono
    Aerolito.
  • angulŝtono
    [ARKITEKTURO] Fundamenta ŝtono de konstruaĵo, ceremonie metita (ofte kun enskribo) ĉe la angulo de muro, tiel ke ĝi difinas la ĉefajn liniojn de la konstruaĵo kaj formas ĝian bazon.
  • betonŝtono
    Brikforma artefarita ŝtono el betono por domkonstruo: truhava betonŝtono (konstruŝtono el betono, kun vertikalaj truoj por la izolado kontraŭ malvarmo).
  • fajroŝtono
    Speco de tre malmola silikŝtono, kiu, frapite per fero aŭ fererco, elĵetas fajrerojn: la ŝtalo ekfrapis la fajroŝtonon tiel, ke fajreroj ekŝprucis (Z).
  • fontoŝtono
    Rimedo de publika provizado de akvo, per tubo aŭ krano eliranta el ŝtonbloko, kiaj troviĝas en stratoj, stacidomoj k.a.
  • galŝtono
    Kalkuluso, formiĝinta en la galveziko.
  • gutoŝtono
    Petro, devenanta el konstanta gutado de mineralriĉa (ĝenerale kalcikarbonata) akvo: stalagmito kaj stalagtito estas gutoŝtonoj.
  • konstruŝtono
    ŝtonpeco taŭga por konstrui aŭ masoni.
  • lavoŝtono
    Kavigita ŝtono (poste ankaŭ cementaĵo k.a.), en kiu oni lavadas la telerojn ks en kuirejo.
  • limŝtono
    ŝtono, plantita en grundo, por difini la limojn de kampo, bieno ks: malbenita estu, kiu forŝovas la limŝtonojn de sia proksimulo, diris Moseo; la Romanoj tiel respektis la limŝtonojn, ke ili faris el ili diojn [VIDU] Termino.
  • lunŝtono
    [GEOLOGIO] Formo de adulario, uzata kiel juvelŝtono.
  • markŝtono
    ĝenerala vorto, por la ŝtonoj, pli-malpli hakitaj kaj tranĉitaj, uzataj por fiksi punkton sur areo (limŝtono, mejloŝtono ks).
  • mejloŝtono
    Vd mejlo.
  • muelŝtono
    Unu el la du ŝtonaj diskoj, inter kiuj la greno mueliĝas: neniu prenu kiel garantiaĵon muelilon aŭ supran muelŝtonon (X); estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo (N); la muelŝtonoj de Dio mueladas malrapide, sed fajne.
  • platŝtono
    Slabo.
  • randŝtono
    Hakita ŝtono, apartiganta la ŝoseon disde la trotuaro en strato aŭ avenuo.
  • rulŝtono
    [GEOLOGIO] ŝtono, erodita kaj rondigita pro interfrapado kun aliaj ŝtonoj, transportitaj de vento aŭ akvo: [PRAHISTORIO] tajlita rulŝtono.
    ĉopero.
  • salŝtono
    [GEOLOGIO] Evaporito.
  • sapŝtono
    Steatito.
  • tomboŝtono (Z)
    Slabo, kovranta tombon aŭ starigita ĉe ĝi.
  • turnoŝtono
    Krude hakita ŝtono, metita ĉe punkto, kie veturiloj devas ĝiri: la du turnoŝtonoj de Roma cirko; turnoŝtono ĉe la pordego de malnova domo.
  • tuŝoŝtono
    Var. de nigra jaspo, servanta por elprovi oron aŭ arĝenton.
  • volboŝtono
    [ARKITEKTURO] ĉiu el la prismaj pecoj de volbo aŭ arkaĵo.
    ŝlosilo.

    ŝtono


    Esprimoj

    Ĉiuj ŝtonoj estis ŝlifitaj kaj glatigitaj de la maro (erodi).
    Dormi ŝtonan dormon, la dormon de justuloj.
    Fraŭlo ĝisosta, ŝtoniĝinta, "olda".
    Havi koron el ŝtono, plenplena de sentoj.
    Havi ŝtonon por koro.
    Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu al ŝi ŝtonon.
    La filozofian ŝtonon, la pulvon li ne elpensis.
    La rivero rulas ŝtonojn.
    ŝtono aŭ metalo ne vivas.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    aerŝtono,angulŝtono,argilŝtono,betonŝtono,fajroŝtono,fontoŝtono,galŝtono,gipsoŝtono,gutoŝtono,juvelŝtono,kalkŝtono,konstruŝtono,lavoŝtono,lazurŝtono,limŝtono,lunŝtono,markŝtono,marnoŝtono,mejloŝtono,mejloŝtono,meteorŝtono,muelŝtono,peĉoŝtono,pizoŝtono,platŝtono,radiŝtono,rulŝtono,sabloŝtono,salŝtono,salŝtono,sapŝtono,sapŝtono,senŝtonigi,surŝtona,tomboŝtono,tomboŝtono,turnoŝtono,tuŝoŝtono,unuŝtona,volboŝtono,ŝtona,ŝtonaĵo,ŝtonborulo,ŝtonego,ŝtoneto,ŝtonhakisto,ŝtonhava,ŝtonigi,ŝtoniĝi,ŝtonkarbo,ŝtonkartono,ŝtonlavujo,ŝtonligno,ŝtonmalsano,ŝtono,ŝtonoleo,ŝtonplena,ŝtonrompilo,ŝtonsalo,ŝtontajlisto,ŝtonumi,ŝtonvigi,ŝtonĵetilo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aerolito (aeroŝtono)
    akrigilo
    alabastro
    angulŝtono
    argilo
    balasti
    bazalto
    betono : konstru-materialo el cemento, ŝtonetoj, sablo
    bloko
    breĉo
    briko : rektangula "ŝtono" el bakita aŭ sekigita argilo (knedebla tero) (por konstrui domojn.)
    cemento : mortero el pulvoro el argilo aŭ kalkaj ŝtonoj, kiu pro aldono de akvo rapide solidiĝas; simila alia rapide solidiĝanta pasteca substanco
    ĉopero
    diagenezo (ŝtoniĝo, petriĝo, metamorfismo)
    dolomito
    feldspato
    frostigi
    gipsoŝtono
    glimo
    granito
    grejso
    gruzo
    hematito
    ignimbrito
    jaspo
    ĵeleigi
    juvelo : ornamaĵo el multekosta materialo (oro, arĝento, valora ŝtono.)
    kalcito
    kalka ŝtono
    kalkuli (oni sur abakoj kalkulis per ŝtonetoj)
    kalkuluso : galŝton
    kolono : vertikala cilindro el ligno, ŝtono subtenanta aŭ ornamanta konstruaĵon; vico de armeaj unuoj
    korundo
    kreto : kalkŝtono facile pulvorigebla (CaCO3); stangeto el tiu aŭ simila substanco por skribi (ekzemple sur nigra tabulo en lernejo.) aŭ desegni
    kvarcalima kalka ŝtono
    kvarco
    lavoŝtono
    litografio (etime: surŝtona skribado)
    malmola
    magnetito
    marmoro
    masoni : konstrui el ŝtonoj aŭ brikoj, kunigante per mortero
    megalito, dolmeno, menhiro, kromleĥo
    meteoro (aerŝtono, aerolito)
    mino, ŝtonmino
    mola : se la formo estas facile ŝanĝebla per premado (freŝe bakita pano, lano kaj lanugo estas molaj, sed malnova pano, vitro kaj ŝtono estas malmolaj)
    monolita (unubloka)
    moreno
    mortero : substanco por kunligi ŝtonojn aŭ brikojn
    mueli : diserigi, pulvorigi (grenon) per aparato (muelilo) aŭ inter du ŝtonoj (el greno oni tiel faras farunon)
    muelŝtono
    obsidiano
    ormaso, orŝtoneto
    pavimero
    pavimo
    petro
    porfiro
    pruno : pli-malpli ovoforma frukto kun firma karno kaj longeca ŝtoneca kerno de prun-arbo (Prunus domestica.)
    pudingŝtono
    pumiko
    riolito
    roko : tre malmola tero; ŝtonego
    roko (ŝtonmaso, ŝtonego)
    rokvando, roka muro
    rubeno
    rulŝtono (apud rivero)
    sablo
    sabloŝtono
    safiro
    sedimenta, erupta, metamorfa roko
    sensentulo, ŝtonkorulo
    sienito
    siliko
    skisto
    skulpti : formi figuron el solida materialo (ŝtono, ligno, argilo.), hakante, skrapante aŭ knedante
    slabo
    smirgo (polurpulvoro)
    sojlo : trabo, tabulo aŭ ŝtono, formanta la malsupron de la malfermaĵo en kiu estas pordo
    spato
    stalaktito, stalagmito
    steatito ( sapŝtono)
    steleo
    stuporigi (ŝtonigi)
    subtrabo
    ŝlifŝtonoj
    ŝtonumi ( ŝtonmortigi)
    ŝtupo : horizontala breto, ŝtono aŭ rando (anstataŭ deklivo) por plifaciligi supreniradon; unu breto de ŝtuparo; (figure: unu plia grado de io gradigita)
    ŝuti : elglitigi mult-eran nelikvan substancon (sablon, ŝtonetojn, grenon.); grandkvante send(ig)i datenojn
    talko
    terkarbo, minkarbo, ŝtonkarbo
    tofo
    topazo
    travertino
    uraninito

    Ankaŭ vidu:

    fero, konstruaĵo, mineralogio, mineralo, muro.

    Iel rilatitaj:

    Adamx aerolitx aerx agato akrx aktinolitx alabastrx angulx argilx arĝentx aĉeŭlex balastx barx bazaltx betonx bifacx blokx breĉx brikx cementx diagenezx dolmenx dolomitx ekzekutx epokx eruptx feldspatx ferx frostx gipsx glimx granitx grejsx gruzx hematitx ignimbritx jaspx juvelx kalcitx kalkulusx kalkulx kalkx karbx kolonx konstruajhx konstrux korundx korx kretx kromleĥx kvarcx lavx limx litografx magnetitx marmorx masonx materialx meduzx megalitx menhirx metamorfx meteorx mineralogix mineralx minx molx monolitx morenx morterx mortx muelx murx obsidianx olex orx pavimx petrx plankx plenx polurx porfirx pudingx pumikx riolitx rokx rubenx rulx sablx safirx sapx saŭnx sedimentx sentx sienitx silikx skistx skrapx skulptx slabx smirgx sojlx spatx stalagmitx stalaktitx steatitx stelex stuporx talkx timx tofx topazx trabx travertinx uraninitx vandx ĉoperx ĵelex ŝlifx ŝtupx ŝutx