skeleto

skelet/o (1)

  1. Tuto de la ostoj k/aŭ kartilagoj de animala korpo: la homa skeleto tre similas la simian (B); sekigitaj skeletoj de fiŝoj (Z); eliras maljunulo malgrasa kiel skeleto (Z).
  1. Homa ostaro, purigita kaj kunligita en ĝia antaŭa aranĝo, aŭ arta imitaĵo de ĝi, uzata por studo ks: aĉeti skeleton; la antikvaj Egiptoj kutimis prezenti al festenantoj eburan skeleton, por instigi ilin al plezuriĝo.
  1. [ANATOMIO] [BIOLOGIO] Tuto de la elementoj, kiuj rolas en la teniĝo:

a) de la korpo de vivulo: osta skeleto de la vertebruloj (
endoskeleto), kitina skeleto de insekto. (
ektoskeleto);
b) de ĉelo; SIN. ĉelskeleto.
  1. Interna, kerna trabaro de konstruaĵo, ŝipo ks.
    armaturo, ĉarpentaĵo.
  1. (f) Skiza plano de verko; precipaj trajtoj de organizaĵo: la naturo mem de Egipto postulante grandan, senĉesan kaj regulan laboron, kreis la skeleton de la socia organizo de ĉi tiu lando (B).
    kanvaso, skemo.
  • skeleta
    1. Rilata al skeleto: skeletaj fragmentoj.
    1. Malgrasega, preskaŭ senkarna: skeletaj almozuloj.
    1. Tia, ke al ĝi mankas vera vivo, vervo ktp: skeleta armeo (al kiu mankas la soldatoj); skeleta romano, parolado.
  • ĉelskeleto
    [BIOLOGIO] Tuto de la elementoj, kiuj rolas en la teniĝo de la ĉeloj de la vivuloj: la interna ĉelskeleto de la eŭkariotoj konsistas i.a. el mikrotubetoj, mikrofilamentoj kaj mikrofibroj; la ĉelmuro de la vegetaĵa ĉelo estas ekstera ĉelskeleto.
  • ektoskeleto
    [BIOLOGIO] Skeleto 3 ĉirkaŭ ĉelo aŭ korpo de vivulo: ektoskeleto de la artropodoj.
  • endoskeleto
    [BIOLOGIO] Skeleto 3, interne de ĉelo aŭ korpo de vivulo: endoskeleto de la vertebruloj.

    skeleto


    Iel rilatitaj:

    artikx aŭstralopitekx brankiostomx citoskeletx en konstrux korpx ostx vertebrx ĉarpentx