kahelo
*kahel/o
[ARKITEKTURO] Plato el bakita kaj glazurita argilo aŭ simila materialo, uzata por pavimi aŭ tegi: bluaj, ruĝaj kaheloj.
azuleĥo, ceramiko, klinkero. kahela
Tegita per kaheloj: kahela forno (Z), planko. kaheli (tr)
Ornami aŭ ŝirmi per kaheloj: kaheli banĉambron; kahelitaj muroj. kahelaro
Tuto de la kaheloj tegantaj iun lokon: kahelaro de kuirejo.