monumento

*monument/o

  1. Verko arkitektura aŭ skulptura, starigita por transdoni al la posteuloj memoron pri granda homo aŭ glora ago: ĝi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn (Z); monumento de Asoko, la Londona Monumento (kolono pri la incendio de 1666); komisiono pri la ŝirmado de la historiaj monumentoj.
  1. (ss) ŝtona artaĵo, metita sur ies tombo aŭ en preĝejo, memorige de mortinto: nur unu tombon ornamas monumento (Z); la tomba monumento de Alfieri (Z).
  1. (f) Grava, daŭra verko: Z. per la kreado de E. faris al si neforigeblan monumenton en la homa historio.
  • monumenta
    1. Rilata al monumento: la monumenta skulpturo; monumenta enirejo al templo.
    1. (f) Masiva kaj grandega: monumenta vortaro; (ironie) monumenta nesciado.

    monumentx


    Iel rilatitaj:

    Arlezx bazamentx cenotafx konstrux montrx pilonx preĝx verkx