strukturo

struktur/o (1)

  1. Maniero, en kiu estas kunaranĝitaj la diversaj partoj de konstruo, maŝino, petro, organismo, histo en la diversaj eroj de kemia substanco: mi konas la strukturon de la ĉiela firmamento (B); substancoj de fajna strukturo; konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo (Z); la ornamaĵoj devas emfazi, ne kaŝi la strukturon de la kupolo; [FIZIKO] [GEOLOGIO] strukturo de atomo, kristalo, mineralo, petro (ekz. grajna strukturo), tereno, terglobo; mikrostrukturo, makrostrukturo; [ANATOMIO] strukturo de la homa korpo, organo, histo, ĉelo.
    teksturo.
  1. [SOCIOLOGIO] Maniero, en kiu la diversaj partoj de homa kreaĵo, socio, verko ks estas kunaranĝitaj en unu tuton: la agrara strukturo de Hispanujo; administracia, ekonomia, socia strukturo; travidebla estas la strukturo de tiu poemo; frazo de malstrikta, senrigora strukturo; originala strukturo de E.
  • struktura
    Rilata al strukturo: strukturaj reformoj en ŝtato.
  • fajna strukturo
    [FIZIKO] Maldegeneriĝo de kvantumstatoj pro relativecaj efikoj.
  • strukturi (tr)
    1. Doni strukturon al io: via tezo ne estas sufiĉe forte strukturita; la strukturado de teritorio en ekonomia unuopo.
    1. [KOMPUTIKO] Prepari 5.
  • infrastrukturo
    Vd infra.
  • strukturismo
    [SCIENCOJ] (sociaj sciencoj) Sciencoteorio, kiu eliras de sinkrona rigardomaniero kaj celas difini la homajn faktojn rilate al kaj depende de struktura tutaĵo kaj klarigi ilin per matematikaj modeloj.
  • bendostrukturo
    [FIZIKO] Strukturo de energibendoj en kristalo.
  • datenstrukturo
    [KOMPUTIKO] Maniero aranĝi kolekton da datenoj en komputila memoro
    tabelo, listo.

    strukturo

    La strukturo kiu nun ŝajnas la pli taŭga estas:. meĥanismo : tiuj pecoj en maŝino aŭ aparato, kiuj kune atingas certan rezulton; la strukturo de kune aranĝitaj elementoj (de aparato, lingvo..) kaj ilia maniero de funkciado. strukturi (kunaranĝi, ordigi). strukturo (algebra, topologia). strukturo (aranĝo, konstruo,datumstrukturo). strukturo (ĉarpentaĵo, trabaro, armaturo). strukturo (plano, skemo, interaranĝo). strukturoj (rilatoj, operacioj, topologioj).


    aranĝi. komputi. lerni. matematiko. ordo. osto. plano. prepari. scienco. stato. taŭgi.

    Iel rilatitaj:

    alĝebrx aranĝx komputx konstrux lernx lingvx manierx matematikx ordx ostx planx preparx sciencx statx taŭgx