galerio

*galeri/o

  1. Longa kovrita ekstera ejo de domo, uzata kiel promenejo aŭ rigardejo: galerio de monaĥejo; korto kun graciaj arkadaj galerioj; galerioj de la Rivoli-strato.
    arkado, klostro, koridoro, verando.
  1. Tre longa salono plej ofte uzata por elmontri artaĵojn aŭ kuriozaĵojn: la galerioj de la Vatikana palaco.
  1. Kolekto da artaĵoj aŭ kuriozaĵoj: galerio de pentraĵoj (Z), pri natursciencaĵoj.
    kabineto, pinakoteko.
  1. Subtera koridoro, trairejo: galerio de minejo (B), de subtera fervojo.
    tunelo.
  1. [SPEKTAKLO] La lasta, plej supra balkono. SIN. pulbalkono.
  • galerieto
    Balustradeto ornamanta la supron de meblo: mahagona liteto, ĉirkaŭita de galerieto (Z); galerieto de skribotablo (Z).

    galerio


    Iel rilatitaj:

    ambulatorix arbx artx balkonx domx konstrux meblx muzex plafonx salonx teatrx tegmentx