fundamento

*fundament/o

  1. Masonaĵo, starigita en la tero por servi kiel bazo al konstruo: meti la fundamenton, fundamentojn (Z) de domo; enakvaj fundamentoj; jen mi por fundamento kuŝigas ŝtonon en Cion (X); mi detruos la muron tiel, ke nudiĝos ĝia fundamento (X); aranĝi por la domo fundamenton el ŝtonoj ĉirkaŭhakitaj (X); (analoge, î) la fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis (X); ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero (X); nudiĝis la fundamentoj de la universo (X).
  1. (f) Esenca elemento, sur kiu apogiĝas la cetero: ni iru al perfektiĝo, metante fundamenton de pento (N); la fundamentoj de ŝtato; kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur fundamento neŭtrala (Z); obeo al la leĝo estas la fundamento de ĉia civilizita socio; tradicio kaj interkonsento estas la fundamentoj de ĉiu lingvo.
  • Fundamento
    Kolekto de la Fundamenta Gramatiko, de la Ekzercaro kaj de la Universala Vortaro, sankciita de la Bulonja Kongreso kiel fundamento de la lingvo E.: la sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur gardi la lingvon kontraŭ anarĥio (Z); la netuŝebleco de la Fundamento (Z).
  • fundamenta
    1. Apartenanta al fundamento 1: fundamenta tranĉeo, bolto, plako; (f) mi esperas, ke la kunvenintoj povos meti kelkajn fundamentajn ŝtonojn (Z).
    1. Konsistiganta la esencan bazon: fundamenta industrio; fundamenta artikolo de la konstitucio; la fundamentaj rajtoj de la homo; ĉiu regnano devas obei ĉiam nur fundamentajn leĝojn de sia lando (Z); ĉiu ŝanĝo en verko fundamenta ne povas esti tolerata (Z); Fundamenta Krestomatio (Z).
    1. Apartenanta al la Fundamento: Fundamenta vorto.
    1. = funda 2: tion oni devas fundamente esplori (Z).
  • fundamenti (tr)
    1. Meti la fundamenton de: firme fundamentita dombloko.
    1. (f) Firme bazi: fundamenti metodon sur la sperto; artikoloj verkitaj en blinda kaj nefundamentita persona entuziasmo (Z).
  • fundamentado
    Ago de fundamentanto: fundamentado de pontkolono estas farebla per mergokesto (kasono), per movebla kasono, per ŝtonigo, per glaciigo, surfoste.
  • fundamentaĵo
    1. [TEKSINDUSTRIO] Unukolora kaj unuforma teksaĵo, sur kies supraĵo oni brodas ornamaĵojn: jupo, ŝalo kun blua fundamentaĵo.
      kanvaso, fono.
    1. = varpo.
  • fundamenteco
    Karaktero fundamenta de io.
  • fundamentismo
    Reveno al supozata fundamento de ideologio, religio ks, por interpreti ties instruojn laŭvorte kaj realigi ties preskribojn en la nuno, eĉ se la ĝenerala evoluo kontraŭas ilin.
  • fundamentisto
    1. Adepto de fundamentismo.
    1. E-isto, kiu severe obeas kaj defendas la Fundamenton.
  • senfundamenta
    Ne havanta fundamenton:
    1. senfundamenta ligna dometo,
    1. (f) senfundamenta propono (Z), motivo (Z); gloramo havas esencon tiel aeran kaj senfundamentan, ke ĝi estas nur ombro de ombro (Z); savi mian posteularon kontraŭ religia senfundamenteco (Z).

    fundamento

    Esprimoj:

    fundamenti metodon sur la sperto
    konstruaĵo bone fundamentita;
    la Fundamento de Esperanto
    la fundamentoj de la ŝtato, de teorio
    la netuŝebleco de la FundamentoZ.
    la sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur gardi la lingvon kontraŭ anarĥioZ
    li konstruis sian loĝejon en la ĉielo, kaj sian firmamenton li fundamentis sur la tero
    senfundamenta proponoZ
    tion oni devas fundamente (ĝisfunde) esplori
    Fundamento : Kolekto de la Fundamenta Gramatiko, de la Ekzercaro kaj de la Universala Vortaro, sankciita de la Bulonja Kongreso kiel fundamento de la lingvo E.

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    Fundamento, fundamenta, fundamentado, fundamentaĵo, fundamenteco, fundamenti, fundamentismo, fundamentisto, senfundamenta

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:


    esenca bazo
    firme starigi
    fondi.
    fono.
    fundamentismo : rigora, kaj foje laŭlitera, obeado al la dogmoj kaj ritoj de iu religio.
    fundo
    grundo.
    kanvaso
    kerno
    kvintesenco
    masonaĵo servanta kiel bazo por konstruaĵo
    varpo.
    ĉefa principo

    Rilatitaj vortoj:

    Bildvortaro

    br>276-01 : kelmuro (betona muro)
    276-03 : fundamenta elstaraĵo
    276-04 : horizontala hidroizolaĵo
    276-05 : ŝirma ŝmiraĵo
    276-06 : malfajna puco*
    276-07 : brika pavimo
    276-08 : sabla subtavolo
    276-09 : grundo
    276-10 : haltodilo
    276-11 : paliseto
    276-12 : ŝtonerbazo
    276-13 : sterna betono
    276-14 : cementa tegaĵo
    276-15 : submasonaĵo

    Iel rilatitaj:

    bazx dogmx domx esencx firmx fondx fonx fundx grundx kanvasx kernx konstrux kvintesencx masonx murx principx religix rigorx ritx starx tegmentx varpx ĉefx