organizi

organiz/i (tr) (1)

Starigi ion, kunordigante ĝiajn partojn por plenumi difinitan funkcion; [SOCIOLOGIO] doni al io la necesajn organojn por funkciadi: organizi armeon, ŝtaton, kurson, ekskurson, oficejon, societon, kongreson; estaĵo alte organizita; la organizantoj de la kongreso (Z).
  • organizo
    1. Ago organizi kaj ties rezulto: la organizo de societo, de tribunaloj k.a.; konforme al la organizo de ĉiu ŝtato [...] (M).
    1. Organizaĵo: Tutmonda E-ista Junulara Organizo.
      aparato, organizacio, servo.
  • organizado
    Daŭra klopodo organizi: la scienca organizado de la laboro.
  • organizaĵo
    Tutaĵo, ordigita por la plenumado de difinita funkcio: la Organizaĵo estas bazita sur la principo de suverena egaleco (M).
  • organizanto
    1. Tiu kiu organizas ion: tiu ĉi ministro estas bonega organizanto (M).
    1. [BIOLOGIO] Parto de juna embrio, kiu estigas la diferenciĝon de la embriaj teritorioj: ĉe la amfibioj, la organizanto situas sur la dorsa apudbuŝa parto de la juna gastrulo.
  • organiziĝi
    Iĝi organizita: estas necese, ke la E-istoj antaŭe unuiĝu kaj organiziĝu (Z).
  • organizisto
    Specialisto, kiu starigas la metodojn taŭgajn, por certigi kiel eble plej efikan rendimenton de entrepreno: mi estas tre malbona organizisto (Z).
  • malorganizi
    Difekti, nuligi la bonan organizadon de korpo, societo ks.
  • reorganizi (tr)
    Doni novan, pli bonan organizadon al: reorganizi servon, fakon de komercejo, instituton.

    organizi


    Esprimoj

    Tiu ĉi ministro estas bonega organizanto.
    La Organizaĵo estas bazita sur la principo de suverrena egaleco.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    malorganizi,organizado,organizanto,organizaĵo,organizi,organizisto,organiziĝi,organizo,reorganizi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aparato
    klopodo
    kunordigi
    organizacio
    organo
    servo

    Ankaŭ vidu:

    komisiono, kongreso, konsili, ofico, organismo, prezidi, rango, reĝimo, sistemo, socio.

    Iel rilatitaj:

    -an administrx anarkix aparatx aranĝx arkitekturx civilizacix civitx federacix instalx klopodx klubx komisionx komitatx kongresx konsilix konsilx konstrux oficx ordx organismx organizacix organx partx prezidx protokolx rangx raportx regx reĝimx servx sistemx socix