komponi

kompon/i (tr) (1)

  1. Harmonie aranĝi la diversajn partojn de arta verko: komponi romanon, pentraĵon, robon; estas kelkaj verkistoj, kiuj ne scias komponi; filmo admirinde komponita.
  1. Verki muzikaĵon: komponi operon.
  1. [KEMIO] (pp elementoj) Konsistigi miksaĵon, kombinaĵon: atomoj de hidrogeno kaj oksigeno komponas la molekulon de akvo.
    kombini.
  • komponado
    Agado de tiu, kiu komponas: kurso pri komponado (en konservatorio).
  • komponaĵo
    Io komponita: alfabeta komponaĵo (SIN. akrostiko 2).
  • komponanto
    1. Konsistiga parto de tutaĵo: la komponantoj de salo; elektronika komponanto (ekz. bobeno, duonkonduktanto, kondensilo, rezistilo); la strebo al posedo de libera marnavigado estas unu el la komponantoj de la rusa politiko.
    1. [FIZIKO] ĉiu forto el fortaro rilate al la rezultanto.
    1. [MATEMATIKO] (pp vektoro rilate al bazo) Skalaro (nombro) necesa por ricevi la vektoron kiel linearan kombinaĵon de la bazo.
      koordinato.
  • komponisto
    Muzika verkisto.
  • malkomponi
    [KEMIO] Disigi la konsistigajn elementojn de miksaĵo, kombinaĵo.
  • malkomponanto
    [EKOLOGIO] Heterotrofa vivulo, kiu malkomponas k/aŭ mineraligas la mortintajn vivulojn kaj la ekskrementojn: saprobakterioj kaj fungoj estas malkomponantoj. [VIDU] mineraligi 3.
  • biomalkomponado
    [EKOLOGIO] Malkomponado de poluaj substancoj fare de vivuloj, precipe mikroboj.
  • biomalkomponebla
    [EKOLOGIO] (pp substanco) Malkomponebla fare de vivuloj: biomalkomponebla ujo, lesivo, insekticido. [VIDU] rotenono, DDT.
  • transkomponi = transponi.

    komponx


    Iel rilatitaj:

    Baĥx Betovenx alegrx alteracix aŭtolizx baladx gasx koncertx konstrux partx skribx verkx