armi

  • Provizi per bataliloj, por ataki aŭ defendi: armi la laboristojn kontraŭ la polico; li armis sin per botelo k frapis; bando de preskaŭ nudaj homoj, armitaj per bastonegoj (B); kiam fortulo plene armita gardas sian palacon [...] (N); (analoge) armi urbon, citadelon.
  • Vesti per armaĵo: armi nobelidon kavaliro (en Mezepoka ceremonio); li rapide sin armis (Z).
  • (f) Plifortigi por peno, tasko ks: la malriĉeco k bezono de laboro trafis min-nenio armis min kontraŭ la unua (Z); teruraj krimoj, kiuj armas la lastan juĝon, ke ĝi rapide venu! (Z); armitaj per tiu ĉi fera pacienco k per la konscio de la vereco de nia ideo [...] (Z).
  • [teknikoj] Fortikigi per diversaj rimedoj, subaĵo, ĉirkaŭvolvaĵo ktp: la brusto k dorso estis armitaj per nigraj drapaj remburaĵoj (Z); betono armita (entenanta ferajn stangojn); kablo armita (per volvaĵo el dratoj aŭ per metaltubo); rigardi ion per nearmita okulo (B) (senlorna).
  • armo (ark.) = armilo: ne servas larmo kontraŭ armo (Z).
  • armado
    Ago de tiu, kiu armas aŭ armadas: internacia limigo de la armado; konkuro de armado; la atomnuklea armado.
  • armaĵo
  • Tuto de la ŝirmaj platoj, ŝtalaj aŭ ledaj, uzataj por kovri la korpon en batalo: porti armaĵon (Z); aperas la spirito en armaĵo (Z).
    kiraso, kruringo, ŝildo.
  • [teknikoj] Malmola metala kovraĵo, kiu servas por protekti kablon kontraŭ ekstera mekanika difekto.
  • = armilaro.
  • armiĝi
    Sin armi: nevo, pri kiu li supozis, ke li armiĝas kontraŭ Polujo (Z); penso, ke gent' Soplica armiĝos unue! (G); reciproka timado k senfina armiĝado (Z).
  • armilo
    ĉio, kio povas servi, por armi iun: en tiuj tempoj ne estis malfacile kolekti armilojn: kelke da rimenoj por la ŝtonĵetilo, lanco aŭ pinta bastono (B); la armilo de la krimo estas peza paperpremilo; ataka, defenda, portebla, pafa, pika, tranĉa armilo;(speciale pp milito) orfe kuŝos ruste la armilo (Z); alpreni, demeti la armilojn; esti sub la armiloj (soldatservi); al la armiloj! (
    alarmo); (f) doni armilojn en la manojn de niaj malamikoj (Z); aplombaj mensogoj estas iliaj preferataj armiloj.
  • armilaro
    Tuto de la armiloj aŭ de soldato aŭ de soldatgrupo: soldatoj armilaron purigas (G).
  • armilejo
  • Deponejo de armiloj.
  • Arsenalo.
  • armilpaĝio , armilportisto (Z)
    [historio] En Mezepoko, juna servisto, kiu portadis la armilojn de sia mastro dum la rajdado.
  • armito
    Homo armita: ĉevalo eliras kontraŭ armiton (X).
  • malarmi
    Forpreni la armilojn, ekz. de venkito: malarmi kapitulacintan armeon, okupitan popolon.
  • malarm (ad)o
    Interkonsenta forigo de la armiloj: ĝenerala konferenco por la malarmado.
  • senarma
    Nearmita: senkompata soldataro montriĝis multe pli forta ol la malfeliĉa, tute senarma popola amaso (Z).
  • senarmigi
    Malarmi.
  • senarmiĝi
    Perdi siajn armilojn, (f) sian forton, rezistopovon: senarmiĝis la fortkoruloj (X).
  • ĵetarmilo
    ĉiu el la armiloj, kiujn oni ĵetas, ekz. ŝtonoj, lancoj, sagoj ks.
  • manarmilo (G)
    Iu el la armiloj, kiujn oni uzas mane, ekz. glavo.
  • pafarmilo
    Iu el la armiloj funkciantaj per pulvo, ekz. revolvero, fusilo ks.
  • ŝnurarmi (Z)
    Rigi.
    Al la armiloj!. Antaŭpreparita, armita betono. Atomnuklea armado. Demeti la armilojn. Esti sub la armiloj. Konkurado de armado ( vetarmado). La problemo pri malarmado, pri internacia limigo de la armadoj. Nova, sekreta armilo.
    armo : armilo; armilaro; il(ar)o por batali arsenalo ataki batalilo ĉasi defendi ferbetono, subferigita betono, armita betono kasko kiraso Komandoj : Marŝ'! Halt'! Front'! Dekstren! "Liven"! Antaŭen! Al kune! Po ses en vicoj! Al la armiloj! Densigu la vicojn!. lukti : batali sen armiloj (ankaŭ kiel sporto); pene provi venki malfacilaĵojn militi : per multaj homoj kaj armiloj batali kontraŭ malamika lando (aŭ kontraŭ enlandaj malamikoj) minaci mortigi pafarko pafilo ŝildo ŝirmarmo vundi
    armeo . armilo . avio . batali . militaferoj . militi . paco . soldato . venki .

    Bidvortaro


    63-01 -96 : armilaro de la armeo
    63-01 -28 : manarmiloj
    63-02 : pafiltubo
    63-03 : celgrajno
    63-04 : ĉano
    63-05 : ellasilo; ekpafilo
    63-06 : manpreno; mantenilo
    63-07 : magazenujo; ŝargilujo
    63-08 : mitraleto MP2
    63-09 : ŝultroapogilo
    63-10 : framo
    63-11 : tubotenilaro; tuboŝraŭbingo
    63-12 : streĉoŝovilo; ŝargoŝovilo
    63-13 : manŝirmilo; manapogilo
    63-14 : tenara sekurilo
    63-15 : magazeno; ŝargilo
    63-16 : sturmofusilo G36
    63-17 : pafilbuŝa dampilo
    63-18 : pafiltenilo kun ellasilaparato
    63-19 : optika celilo
    63-20 : manŝirmilo
    63-21 : ŝultroapogilo
    63-22 : leĝera bazuko 44 2A1
    63-23 : grenado
    63-24 : celadlorno
    63-25 : vangoŝirmilo
    63-26 : maŝinpafilo; mitralo MG3
    63-27 : gasopiŝta repuŝfortigilo
    63-28 : tuboŝanĝa klapo
    63-29 -61 : artileriarmiloj kun motorizitaj afustoj
    63-29 : memmova haŭbizo SF M 100 A2
    63-30 -32 : ĉasio; rulekipaĵo
    63-30 : movrado; pelrado
    63-31 : ĉeno
    63-32 : ĉenrado; portorado
    63-33 : kuvo
    63-34 : ŝovelaparato; ŝovelsprono
    63-35 : ŝovelcilindro
    63-36 : hidraŭla* aparato
    63-37 : levcilindro
    63-38 : kulasbloko
    63-39 : kanontubo
    63-40 : buŝa bremso
    63-41 : tubobuŝa bremso
    63-42 : memmova haŭbizo M 109 13 G
    63-43 : kirasturo; blendita turo; kanonturo
    63-44 : batalkupeo
    63-45 : tubapogilo
    63-46 : fum(for)suĉilo
    63-47 : tuborepuŝilo
    63-48 : kontraŭaviadila mitralo
    63-49 : raketolanĉa sistemo (raketo- lanĉilo) SF Lance
    63-50 : ĉenŝirmilo; ĉenkovrilo; ĉenkiraso
    63-51 : raŭpveturilo; raŭpĉaro
    63-52 : raketo (misilo)
    63-53 : raketoleva ekipaĵo
    63-54 : lanĉoramplo
    63-55 : raketolanĉilo 110 SF 2
    63-56 : celindikaparataro; celindika aparato
    63-57 : raketotubo
    63-58 : tubokiraso
    63-59 : turnoringa afusto
    63-60 : veturilapogilo; veturilapoga piedo; apogpiedo
    63-61 : ŝoforejo; stirkabino

    Iel rilatitaj:

    -il armex armilx arsenalx avix bakterix batalx betonx konstrux militaferx militx minacx pacx portx soldatx venkx ĝendarmx