tabulo

*tabul/o

  1. Lignopeco, laŭlonge segita el arbotrunko, plata, ne tre dika, de tre diversaj dimensioj: levi tabulon de planko (B); transpasi rivereton per superŝovita tabulo; ili najlis tabulojn sur la krevintajn fenestrojn; kabano el tabuloj; subite rompiĝis tabulo en la ŝipo, la akvo penetris internen (Z); (f) kapti tiun lastan tabulon de savo (Z).
    trabo, dilo.
  1. Unu el tiaj pecoj, sola aŭ kunmetita kun aliaj, por formi ebenan platon, regulan surfacon: desegna tabulo; ili marteladis per tranĉiloj sur la tabulo de la tablo (Z); la instruisto modele skribis frazon sur la nigra tabulo; tabulo de ŝako, damoj; tabulo por gladi, por tranĉi la panon.
    panelo.
  1. Tabelo 2: de l' tabulo de memoro mia forviŝos mi nun sentencojn ĉiujn el la libroj (Z).
  1. (Z) (fm) Skio.
  • tabuloj
    Scenejo: suriri sur la tabulojn (fariĝi aktoro).
  • tabuli (tr) = paneli.
  • tabulaĵo
    Garnaĵo el tabuloj, i.a. tiu, kiu tegas la internan parton de la kareno de ŝipo.
  • tabulego
    Pli dika kaj longa tabulo: la dika tabulega pordo (Z).
  • tabuleto
    Malgranda tabulo: seĝoj, kies apogilo supre estis provizita per pendanta tabuleto (Z); la tabuleton (tabelon) donu: mi enskribos, ke [...] (Z); (analoge) tabuleto da ĉokolado.
  • afiŝtabulo, avizotabulo
    Ligna tabulo, sur kiu oni piknajlas paperojn kun informoj, afiŝetojn ks.
  • bareltabulo
    Daŭbo.
  • celtabulo (Z)
    Tabulo, uzata en pafekzercoj kaj montranta diversformajn celobjektojn.
  • cirkvita tabulo
    Tabulo el izola substanco, uzata por muntado de integraj cirkvitoj k.a. elektronikaj komponantoj.
  • desegnotabulo
    Ebena tabulo, sur kiu oni pingle fiksas la paperfolion surdesegnotan.
  • distributabulo
    [ELEKTRO] Tabulo, sur kiu la mezuriloj, kontroliloj k.a. reguliloj de elektra reto estas fiksitaj.
  • drivtabulo
    [ŜIPOJ] Tabulo mallevebla ĉe la flankoj aŭ en la mezo de velboato, aŭ ĉe ambaŭ flankoj, por doni al ĝi pli grandan akvoreziston kontraŭ la drivo.
  • gladotabulo (Z)
    Glata tabulo, destinita por gladado.
  • haktabulo
    Tabulo, sur kiu oni povas tranĉi panon, viandon, legomojn ks.
  • klemtabulo
    [ELEKTRO] Tabulo por munti klemojn.
  • konekttabulo
    [ELEKTRO] Tabulo el izolmaterialo, ekipita de ŝaltiloj, manipuliloj, mezurinstrumentoj kc por regi elektrajn cirkvitojn.
  • lavtabulo
    Striita tabulo, por mane lavi tolaĵojn.
  • palistabulo
    Tabulo, antaŭe el ligno, nun el profila ŝtalo, por konstrui palisdigojn.
  • pastabulo
    Tabulo, metita super rivereto, aŭ inter ŝipo kaj bordo, por ebligi pasadon.
  • piktabulo
    Dika tabulo kun pika fino, kiun oni enbatas en teron, dum la fosado de minaj galerioj aŭ en iaj enakvaj laboraĵoj.
  • rultabulo
    [SPORTO] Tabulo, provizita per kvar orienteblaj radetoj, sur kiu oni rulglitas per nur korpomovoj.
  • saltotabulo
    [SPORTO] Elasta tabulo, de kiu saltanto svingiĝas en la aeron aŭ plonĝanto en la akvon (trampolino).
  • skribtabulo (X) = tabelo 1.
  • sontabulo
    [MUZIKO] (pp kordinstrumento) Maldika tabulo, plej ofte el piceligno, kiu transdonas kaj amplifas la vibradojn de la kordoj, kaj ludas ĉefan rolon en la tembro: sontabulo de violono, gitaro, klaviceno, piano k.a.
    ponto.
  • surfotabulo
    [SPORTO] Tabulo, sur kiu sportisto penas staradi, lasante sin porti de surfo.
  • ŝaktabulo
    Pretigita tabulo, por ludi ŝakon: (f) ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj sur la granda ŝaktabulo de la homaro (Z).
  • ŝalttabulo
    Vd ŝalti.
  • tranĉtabulo
    Haktabulo.
  • veltabulo
    [SPORTO] Surfotabulo, ekipita per velo kun tenilo.

    tabulo


    Esprimoj

    Fari demonstron ĉe la nigra tabulo.
    Ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj sur la granda ŝaktabulo de la homaro (Z).
    Kapti tiun lastan tabulon de savo (Z).
    Movi pecon sur la ŝaktabulo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    afiŝtabulo , avizotabulo , bareltabulo , celtabulo , cirkvita tabulo, desegnotabulo , distributabulo , drivtabulo , gladotabulo , haktabulo , klemtabulo , konekttabulo , lavtabulo , palistabulo , pastabulo , piktabulo , rultabulo , saltotabulo , skribtabulo , sontabulo , surfotabulo ,tabula pino ,tabulaĵo,tabulego,tabuleto,tabuli, tabulkovri , tabullito , tabulludo ,tabulo,tabuloj, tabulscenejo , tranĉtabulo , veltabulo , ŝaktabulo , ŝaltotabulo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    averta tabulo
    benko
    breto
    daŭbo
    diptiko
    kento
    ligno
    padelo
    paletro
    panelo
    pargeto
    planko
    tablo
    plata
    tabuleto de ĉokolado
    trabo
    ŝildo

    Ankaŭ vidu:

    ligno , ludi , planko , tablo

    Iel rilatitaj:

    afiŝx alonĝx ardezx avertx avizx barelx benkx bevelx bretx celx cirkvitx daŭbx desegnx dilx diptikx distribux drivx ebenx gladx hakx kentx klemx konektx konstrux kovrx lavx lignx litx ludx materialx padelx paletrx palisx panelx pargetx pasx pikx pinx plankx platx rulx saltx scenx skribx sonx surfx tabelx tablx trabx tranĉx trunkx vagonx velx ĉokoladx ĝardenx ŝakx ŝaltx ŝildx ŝrankx ŝtupx