trabo

*trab/o

  1. Longa, dika, ortangul-sekca peco de arbo laŭlonge segita, ĝenerale servanta kiel elemento de ĉarpentaĵo: la traboj de nia domo estas cedraj (X); la sonoriloj pendas inter du traboj, ekstere kaj libere (Z); la verdaĵo de la balkono sovaĝe pendis ĉirkaŭ la falantaj traboj (Z) (de ruiniĝanta domo); morgaŭ pendos ni ĉe l' trabo (Z) (de l' pendumilo); meti trabojn sur la vojon (Z) (pf); alie oni estas kulpa pri tio, ke la traboj de la pene konstruata domo falas al iu sur la kapon (B); (f) en fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas (Z) (ne rimarkas niajn difektojn).
    dilo, patno, solivo.
  1. Samuza peco el metalo, betono, lignodevena materialo k.a.: armita trabo, profiltrabo.
  1. . Plugiltrabo.
  1. [HERALDIKO] Figuro en formo de horizontala larĝa strio en la mezo de blazonŝildo.
  1. [TEKSINDUSTRIO] Peco de teksmaŝino; Vd glitotrabo, rultrabo 2.
  • traba
    1. Propra al trabo: traba pezoforto, portoforto.
    1. Farita el traboj: la cikonio havis somerloĝejon sur unu traba domo (Z). [VIDU] ŝtipo.
  • trabaĵo, trabaro
    Kunaĵo el traboj, formanta ĉarpentaĵon: (ĉarlatana) kuracisto, kiu kun sia arlekeno kaj simio staris sur alta trabaĵo (Z).
  • trabeto
    Malgranda, maldika trabo: transversa trabeto (orta al la longakso de ponto).
  • trabizi
    Provizi per traboj (ekz. minan galerion).
  • trabumita
    [HERALDIKO] Dividita plurfoje per horizontalaj linioj.
  • antaŭtrabaĵo = skafaldo.
  • ĉeftrabo
    La trabo, kiu portas la ĉefan parton de konstruaĵo kaj de kiu dependas la ceteraj: la ĉeftrabo de domo, de ponto.
  • apogtrabo
    Trabo, oblikve metita kontraŭ muro, por provizore malhelpi ĝian disfalon.
    stego.
  • bartrabo
    Trabo, uzata por malhelpi trairon: prunelarbo baris al ili la vojon, kiel bartrabo (Z).
  • firstotrabo = firstopatno.
  • glitotrabo
    [TEKSINDUSTRIO] Trabeto sur kiu glitas la varpo por transiri en horizontalan direkton.
  • latistrabo
    Metala trabo el latiso.
  • plugiltrabo
    [AGRIKULTURO] Longa ligna aŭ fera peco, al kiu fiksiĝas la soko kaj aliaj pecoj de la plugilo. SIN. trabo 3.
  • profiltrabo
    ŝtaltrabo, profilita en formo de I, L, T aŭ U.
    relo.
  • rultrabo (Z)
    1. [AGRIKULTURO] Kultura ilo, en formo de peza cilindro, por dispremi la terbulojn.
    1. [TEKSINDUSTRIO] Cilindro de la teksmaŝino, sur kiu oni muntas la varpon.

    trabo


    Iel rilatitaj:

    antaŭ barx bastonx dilx domx fostx kilo kilx konstrux materialx murx ostx pergolx plafonx plankx sakx tabulx tegmentx ĉarpentx ĉevronx ŝafx ŝtonx