kabano

kaban/o (2)

Tre simpla dometo, konstruita el krudaj, ne ĉiam fortikaj materialoj, kaj uzata kiel provizora aŭ konstanta loĝejo: oni starigis meze de la dunoj kabanojn, kiuj estis aranĝitaj el ŝiprompaĵoj kaj kovritaj per torfo (Z); la kabano de Filemono (Z); kabano de fiŝkaptisto; kabano en montaro; kabano kun pajlotegmento.
budo, ĥato, kiosko, kajuto.
  • kabaneto
    Malgranda, plejofte provizora kabano.
  • branĉkabano
    Kabano, kiun oni povas rapide starigi helpe de branĉoj kaj folioj.
  • ĉaskabano
    Kabano en ĉasregiono, loĝata nur en ĉassezono.
  • ŝtipkabano
    Kabano, konstruita el ŝtipoj, ekz. en la N regiono de Kanado.
  • terkabano
    Kabano, kies muroj estas el argilo miksita kun pajlo, branĉetoj k.a.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    barakx budx domx konstrux loĝx