bieno
Kampara posedaĵo, kun la agroj, domoj ktp dependantaj de ĝi: reĝa, nobela bieno; alodbieno, feŭdbieno, farmobieno; retiriĝi sur sian bienon. bienulo , bienmastro
La posedanto de bieno. [VIDU] bienservanto. etbieno
Bieno sufiĉe malgranda, por povi esti prilaborata de la mastro mem kun la helpo de siaj familianoj aŭ de kelkaj helpantoj. grandbieno
Bieno tiel granda, ke ĝi postulas gvidadon de specialisto k ekspluatadon per multe da laboristoj: la grandbienoj ruinigis la antikvan Italujon.
kolĥozo.
Esprimoj:
Retiriĝi sur sian bienon.
La grandbienoj ruinigis la antikvan Italujon.
Kelkaj kunmetaĵoj:
bienmastro, bienulo, etbieno, grandbieno,
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:
tereno, kampo, regiono
kamparo,
ter kolĥozo
Rilatitaj vortoj:
agrokulturo
administrado
komerco
Bildvortaro
215 : Bieno
215-01 : bienkorto
215-02 : kortoheĝo
215-03 : kortohundo
215-04 : bienmastrino
215-05 : bienmastraj infanoj
215-06 : bienmastro
215-07 : kokino
215-08 : virkoko
215-09 : domkato
215-10 : trinkujo
215-11 : biendomo
215-12 : parabola anteno
215-13 : antaŭplaco kun sidgarnituro
215-14 : domĝardeno
215-15 : fruktoĝardeno
215-16 : bovejo (fakara stalo)
215-17 : lumiga vitrobendo
215-18 : firsta defluilo-aerumilo
215-19 : fronta pordego
215-20 : laktokamero
215-21 : porkejo
215-22 : aeruma tubo
215-23 : elkurejo
215-24 : porko
215-25 : furaĝsilo
215-26 : betonplato
215-27 : murfolio
215-28 : sterkakva silo, cisterno
215-29 : garbejo
215-30 : ŝovpordego
215-31 : subtegmenta fojnejo
215-32 : ilarŝedo kun laborejo
215-33 : enirejo de maŝinŝedo
215-34 : duonremorko kun triflanken baskulebla ŝarĝoplato
215-35 : motorhidraŭlika triflanka baskulmeĥanismo
215-36 : baskulebla surekipaĵo
215-37 : depreneblaj flankoj
215-38 : trenstango
215-39 : sterkoŝuta remorko
215-40 : ŝutmeĥanismo
215-41 : ŝutcilindro
215-42 : movebla skrapoplanko
215-43 : flanko
215-44 : antaŭkrado
215-45 : universalkarga remorko
215-46 : karga meĥanismo
215-47 : malkarga meĥanismo
215-48 : traktoro (trakciilo)
215-49 : paŝtejo
215-50 : paŝtiĝanta bruto
215-51 : laktobovino
215-52 : bovido
215-53 : trogo
215-54 : elektra barilo
215-55 : fojnorulaĵo
Iel rilatitaj:
administrx
agrikulturx
agrx
alodx
apanaĝx
domx
kampx
kolĥozx
komercx
konstrux
kulturx
posedx
regionx
terenx
terx