kastelo

*kastel/o

  1. Fortikigita loĝloko, defendata per fosaĵo, remparoj kaj turoj: kavalira (Z), rabista (Z) kastelo.
    citadelo.
  1. Luksa grandsinjora domego en la kamparo: la renesancaj kasteloj de Luarvalo; (f) konstrui kastelojn en aero (Z), sur glacio (Z) (revi ĥimerajn projektojn).
    palaco.
  1. [ŜIPOJ] Ferdeko, troviĝanta super la supra ferdeko kaj kovranta nur parton el ĝi: antaŭa, prua kastelo (SIN. teŭgo); malantaŭa, poba kastelo.
  • kastelestro, kastelmastro
    Nobela sinjoro, kiu posedas kastelon.
  • kastelurbo
    Fortikigita urbo, sidejo de Ahaŝveroŝ sidis sur sia trono en la kastelurbo Suŝan (X).
  • ĥimerokastelo, nubkastelo
    Vanta projekto: li konstruis por si mem ĥimerkastelon (Z).

    kastelo

    Esprimoj:

    Kastel' en aero - malsato sur tero
    kiom da absurdaj aerkasteloj
    konstrui kastelojn en aero
    konstrui kastelon sur glacio

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    kastelestro, kastelmastro, kastelurbo, nubkastelo, ĥimerkastelo

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto:


    aerkastelo: ĥimero, utopio, grandioza fantazio sen responda realaĵo
    baro krado
    burgo
    citadelo
    konstruaĵo servanta kiel luksa sinjora domego en la kamparo
    loĝloko, defendata kiel fortikaĵo per fosaĵo, remparoj kaj turoj.
    o
    nobelo, reĝo, grafo, duko, daimio
    palaco
    teŭgo

    Rilatitaj vortoj:


    Eble rilatitaj:

    alkazarx, barbakanx, Blezx, breĉx,