ornami

*ornam/i (tr)

  1. (iu) Plibeligi per aldonaj objektoj aŭ detaloj: ornami tablon per floroj (B); eĉ ŝtipo estas bela, se vi ĝin ornamos (Z); ŝi ornamis la kaĝon per herbo (Z); ornaminte sin per siaj ringoj (X); ŝiaj haroj estis ornamitaj per anemonoj (Z); arĝenta lavopelvo, riĉe ornamita per reliefaj oraj figuroj (Z); (f) ordono, per multo da motivoj ornamita (Z).
    garni, ŝminki.
  1. (io) Plibeligi, pp aldonaj objektoj aŭ detaloj: tablon ornamas ne tuko sed kuko (Z); kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas (Z); ia vespera ĉielo radiis kiel oro, nenia preĝeja kupolo ornamas tiel riĉe (Z).
  • ornamo
    Ago ornami kaj ties rezulto: lia ornamo konsistis en bukedo da violoj (Z); tiu monumento estas la plej bela ornamo de la urbo; jen renkonte al li iras virino en ornamo de publikulino (X); (f) ornamo por maljunuloj estas grizeco (X); ŝi estis la ornamo de la tuta komunumo.
    dekoracio.
  • ornama
    Rilata al ornam (ad)o: ornamaj arbetaĵoj de la ĝardeno (Z).
  • ornamado
    Agado kaj arto de tiu, kiu ornamas: oni komisiis al ŝi la ornamadon de la salono.
  • ornamaĵo
    Objekto, kiu ornamas: fianĉino, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn (X); la ornamaĵoj de blazona ŝildo; tapiŝoj pendigitaj kiel murornamaĵoj (Z).
  • ornamiĝi
    Iĝi ornamita: vi ornamiĝis per oro kaj arĝento (X); malhumila, ornamiĝema knabino (Z).
  • ornamisto
    Homo; kiu elfaras gipsajn aŭ stukajn ornamojn por arkitektaĵoj.
  • senornama
    Ne provizita per ornamoj: senornama ĉambro, vizaĝo, stilo.
    nuda, pura, simpla, sobra.
  • dentornamo
    [ARKITEKTURO] Malgranda prismeto envicigita ĉe kornicoj, modluroj ks.
  • kapornamo (Z)
    ĉio, per kio oni povas ornami sian kapon.
  • laŭbornamo
    1. Skulptita aŭ pentrita ornamo, en formo de foliaĵoj volve aranĝitaj.
    1. Desegno, prezentanta branĉojn, florojn ktp sur ŝtofo aŭ tapeto.

    ornami


    Iel rilatitaj:

    -uj abrotanx abutilx agapantx agatidx ageratx agrostidx airx akacix akantx akebix akorx albizix alokazix alox alpinix amelanĉx ametistx amorfofalx anaglifx angrekx antefiksx apoĝaturx arabeskx aralix argemonx aristolokix arkivoltx arktostafilx artx arĝentx asklepiadx aspidistrx astilbx astragalx atriplx aŭsterx bantx barbx barokx bidx blazonx borderx bosx braceletx brelokx brilx brodx brokx broĉx butonx celastrx cimatix dekoracix fermilx ferx konstrux kudrx lumx meblx plumx poŝx romanikx simplx spegulx tukx vestx ĝardenx ŝux