argilo

  • Sedimenta aŭ rezidua petro tre etgrajna (0,004-0,002 mm), ofte en formo de glueca, knedebla tero, konsistanta el aŭ precipe el argilaj mineraloj: brikoj el kruda, bakita argilo; kalcinita, potista, refraktara argilo; argildometo (Z); malbelaj argilkotaj stratetoj (Z).
  • La responda sedimento. SIN. argila sedimento.
    koto, silto, tero.
  • argila
    Farita el argilo: argila poto k kaldron' el kupro (K); argilaj vazoj (X), tegoloj, grundoj; argila sedimento (SIN. argilo 2).
  • argilaj mineraloj
    Konsistigaj mineraloj de argiloj, folisiliciatoj, konsistantaj el tavolo de kvaredroj, tavolo de okedroj k eventuale ankaŭ el unu kroma tavolo de kvaredroj.
    kaolino.
  • argilaĵo
    Objekto farita el argilo.
    fajenco, majoliko.
  • argilpetro , argilŝtono
    [geologio] Koheriĝinta petro samkonsista kiel argilo.
  • bakargilo
    [teknikoj] Terakota argilo.
  • fajrargilo
    [teknikoj] ŝamoto.
  • fulargilo
    Argilo, servanta al fulado 2.
  • kalkargilo = marno .
  • potargilo
    Speco de grasa argilo, speciale uzata por potoj ks: potargilaj tuboj.

    Iel rilatitaj:

    adobx agrikulturx alkarazx bolusx brikx cementx ceramikx fajencx kahelx kaolinx knedx konstrux kotx majolikx marnx petrx plankx potx sedimentx siltx terakotx terx ŝamotx ŝtonx