arko

  • [matematiko] Parto de cirklo aŭ de alia kurbo: arksekundo (1/3600 de grado); arkolongo.
  • [matematiko] (pp angulo) Nombro esprimanta la grandon de angulo per la arkolongo sur koncerna cirklo kun radiuso 1. [VIDU] radiano, sinuso.
  • [KOMUNUZO] Objekto havanta tian formon: arkoj de kroketludo; arkoj de selo; arkoj de laŭbo; fari arkon el iu (Z) (instrui al li/ŝi ĝentilecon); (f) mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis (Z); la venka arko de sia nigra brovo; mian arkon (ĉielan) Mi metos arkon la nubon (X).
  • = lumarko.
  • Pafarko: streĉi sian arkon; (f) tro streĉi la arkon (tro postuli); havi du ŝnurojn al sia arko (plurajn rimedojn por sukcesi).
  • [arkitekturo] Kurbo, laŭ kiu estas kreita volbo aŭ lintelo: arko de fenestro, de volba; arko duoncirkla, segmenta, elipsa, korbansa, triloba, hufa, kilforma; apoga, deŝarĝa arko; triumfa arko. [VIDU] gotika, romanika.
  • [anatomio] Nomo de diversaj anatomiaj elementoj en forma de arko: aorta arko; brova, puba, ripa arko; la dentara arko.
  • [muziko] Ligaturo.
  • [lingvoscienco] Supersigna kun la formo de arko.
    cirkumflekso, ligaĵo, diftongo.
  • arka
    Havanta formon de arko: [anatomio] arka ligamento de pubosto.
  • arkaĵo
  • [arkitekturo] Konstruaĵo en formo de arko, baziĝanta sur du firmaj punktoj, kolonoj, pilieroj ktp: la forta Majna ponto kun ĝiaj dek tri arkaĵoj; ĵeti arkaĵon inter du muroj.

  • *2 (ark.) Volbo.
  • arkeco
    Kurbeco de io arka: la arkeco de lumbo, de instepo.
  • arkigi
    Doni formon arkan al io: arkigi la vertebraron; arkigi bastonon, branĉon.
  • arkisto
  • Militisto, kiu batalis per arko.
  • Sportisto, kiu praktikas sagĵeton per arko.
  • apogarko
    [arkitekturo] Duonarko, kiu portas oblikvan premforton flanke de volbo de navo k peras ĝin al piliero staranta ekster la konstruaĵo: la gotikaj katedraloj estas karakterizataj de sistemo de radiantaj apogarkoj.
  • balancarko
    Unu el la kurbaj stangoj, sur kiuj balanciĝas lulseĝo, lulilo ks: malalta brakseĝo sur balancarkoj (Z).
  • ĉielarko
    Sepkolora arko sur la ĉielo kontraŭflanke de la suno, formiĝanta pro la reflekto k difrakto de la sunradioj en la pluveroj: kiel la aspekto de ĉielarko, kiu montriĝas en la nuboj en tempo de pluvo (Z); ĉielarka truto. [VIDU] iriza.
  • lumarko
    [fiziko] Kontinua luma malŝargo de elektro trans izola medio, plejofte akompanata de parta vaporiĝo de la elektrodoj.
  • lunarko
    Vd luno.
  • pafarko
    [armeoj] Portebla batalilo, konsistanta el fleksebla stango k ŝnuro alligita al ĝiaj du finoj, uzata por ĵeti sagojn. SIN. arko 5.
  • pintarko
    [arkitekturo] Arko, konsistanta el du samspecaj kurboj, kiuj renkontiĝante formas ĉe la supro akutan angulon: la pintarko karakterizas la gotikan stilon; pintarkaj fenestroj de la magistratejo (Z). [VIDU] ogivo.
  • rondarko
    [arkitekturo] Arko en formo de duoncirklo, karakteriza de la romanika stilo.
  • selarko
    ĉiu el la du arkoj, kiuj formas la armaturon de selo k estas kuniĝitaj per du lignaj latoj.
  • sinusarko
    [matematiko] La inversa funkcio de la sinuso (same pri kosinuso, tangento k kotangento).
  • triumfarko
    [arkitekturo] Granda arkaĵo, ofte en formo de pordego, konstruita por honori triumfanton aŭ venkinton: la triumfarko de Tito en Romo, de la Stelplaco en Parizo.
  • vestarko
    Ilo en formo de arko, por bonorde pendigi jakon, bluzon, mantelon ks.

    Bildvortaro


    123-53 -66 : arkopafado
    123-53 : arkopafisto ĉe ekpafo
    123-54 : konkursarko kun depreneblaj ĵetbrakoj (inversigita arko)
    123-55 : ĵetbrako
    123-56 : celilo
    123-57 : fusto
    123-58 : stabiligilo
    123-59 : kordo; arkokordo

    Iel rilatitaj:

    absidx abutmentx amazonx angulx arbalestx arkadx arkivoltx arkusx batalx brovx cintrx cirklx cirkumfleksx diftongx domx elektrodx elektrx fenestrx formx gotikx instepx kolonx konstrux kordx kurbx ligaturx lintelx ludx lumbx navx pilierx radianx romanikx sinusx vestx veterx volbx ĉielx ŝnurx