-ej

*-ej/


I- Sufikso , montranta lokon, difinitan por io aŭ karakterizitan de io: lernejo, dormejo; hundejo, bovejo; herbejo; densejo; loĝejo; kuirejo; ĉevalejo, preĝejo; devenejo (Z); senakvejo; komencejo, naskiĝejo; vagonara alirejo.
RIM 1 Kiam 'ej' ne estas sufiĉe preciza, oni aldonu pli precizan morfemon. Ekz. 'tabakejo' povas esti egale 'tabakfabriko' aŭ 'tabakvendejo'. [VIDU] uj/ RIM. 4.
  • eja
    [EKOLOGIO] Karakterizanta vivulon, kiu ekskluzive aŭ prefere kreskas en loko indikita de la rad.: suneja planto kreskas en sunaj lokoj, ombreja planto en ombraj lokoj, saleja planto (SIN. salplanto, halofito) en salaj lokoj, sekeja planto (SIN. sekplanto, kserofito) en sekaj lokoj ks; kalkeja, nekalkeja, humideja, pluvegeja; mezvarmeja (el mezvarmaj lokoj).
    RIM. 2. '-eja' respondas al la greka suf. -phila.
  • II- Samsignifa memstara morfemo: malvasta ejo; mi amas la ejon de via domo (X).
  • ej!
    Interj. , esprimanta dubeton aŭ mildan malaprobon: ej! kion vi diras?;..! ej! ne admonu tiel laŭte.

    -ej

    PMEG: [ej]


    sufikso. domo. loko.

    Iel rilatitaj:

    -ej aŭtomobilx biletx bovx domx fiŝx konstrux lokx loĝx nenie plantx sufiksx