deponi

depon/i (tr) (3)

  1. Lasi ĉe iu valoraĵon gardotan: deponi pakaĵon en pakotenejo, provizon da manĝaĵoj en la kabano; ili deponu la vestojn en la ĉambro (Z); granda ĉambro, en kiu oni deponadis olibanon, vazojn, dekonaĵon (X); deponi plendon ĉe la tribunalo.
    konservi. [VIDU] deponatesto.
  1. Konfidi (monon) al financa organizo, ordinare kontraŭ interezo k sub la kondiĉo, ke oni ne reprenos ĝin sen antaŭavizo: ili deponos por mi la sumon de 250 mil frankoj (Z); mia mono estas deponita en la oficejo de la komuna prizorgado (Z).
    plasi.
  1. [GEOLOGIO] [KEMIO] (pp likvo) Lasi surfundiĝi: rivero, kiu deponas ŝlimon, orerojn; metalo deponita sur la katodo; deponado de arĝento el cianida elektrolito.
    precipiti, sedimento.
  • deponaĵo, deponitaĵo
    Tio, kion oni deponis:
    1. deponitaĵon trompe forpreni (Z); li redonu la deponitaĵon, kiu estis deponita ĉe li (X);
    1. la deponaĵoj ĉe la ŝtata ŝparkaso superis la deprenaĵojn dum la pasinta jaro;
    1. kalkuli la volumenon de deponaĵo; glacia, mara, kontinenta deponaĵo.
  • deponanto
    Tiu, kiu deponas.
  • deponejo
    Loko, ĉambro, kie oni povas deponi aĵojn.
    provizejo, tenejo.
  • deponprenanto
    Tiu, kiu ricevas k gardas la deponaĵojn.
  • rubaĵdeponejo
    Loko, organizita por depono de rubaĵoj.
    deponi

    deponi

    Esprimoj:

    Atesta slipo pri deponita aĵo.
    Konto, kie oni deponas libromonon, valorpaperojn k.s.
    deponado de arĝento el cianida elektrolito.
    deponi monon en ŝparkaso, en banko
    deponi pakaĵon en pakotenejo, provizon da manĝaĵoj en la kabano
    deponi pakaĵon en stacia pakgardejo
    deponi plendon ĉe la tribunalo.
    deponi provizon da manĝaĵoj en la kabano
    deponitaĵon trompe forpreniZ
    glacia, mara, kontinenta deponaĵo.
    granda ĉambro, en kiu oni deponadis olibanon, vazojn, dekonaĵonX
    ili deponos por mi la sumon de 250 mil frankojZ
    ili deponu la vestojn en la sanktaj ĉambroj
    kalkuli la volumenon de deponaĵo
    la deponaĵoj ĉe la Ŝtata Ŝparkaso superis la deprenaĵojn dum la pasinta jaro.
    la sablo, se ĝi ne estus elprenita, sin deponus pli fore kaj ĝenus la funkciadon de la stacio
    li redonu la deponitaĵon, kiu estis deponita ĉe liX;
    metalo deponita sur la katodo
    mia mono estas deponita en la oficejo de la komuna prizorgadoZ
    ostoj de terciaraj mamuloj estis malkovritaj ... en lagaj deponaĵoj
    rivero, kiu deponas ŝlimon, orerojn
    ĉiu traktato devas esti deponita en la Sekretariejo de la Ligo

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    deponanto, deponaĵo, deponejo, deponitaĵo, deponprenanto, rubaĵdeponejo, deponatesto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:


    Konfidi (monon) al financa organizo, ordinare kontraŭ interezo k sub la kondiĉo, ke oni ne reprenos ĝin sen antaŭavizo
    Konfidi al iu mult valoraĵon gardotan:
    Lasi ĉe iu valoraĵon gardotan
    Surfundaĵo aŭ materia tavolo, kiun postlasas natura, ĥemia, teĥnika okazo
    deponejo, provizejo, tenejo, loko, ĉambro, kie oni povas deponi aĵojn.
    feĉo, ŝlimo
    konservi
    plasi.
    precipiti
    sedimento.

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    feĉx financx gardx interezx konfidx konservx konstrux plasx precipitx provizx sedimentx sumx teatrx valorx ŝlimx