framo

fram/o

[TEKNIKOJ] Kadroforma ĉefparto, trabaro de objekto, kiu portas la aliajn diversajn pecopartojn: framo de braksegilo; framo de mekanika segilo; fenestroframo; framo de maŝino; gisa framo de piano.
ĉasio, kadro.
  • distribuframo
    [TELEKOMUNIKOJ] Metala framo, ĉe kiu la ekstremaĵoj de la eksteraj aŭ internaj lineoj de telefoncentralo estas aranĝitaj kaj kiu ebligas laŭbezonajn konektojn.
  • fenestroframo
    La tuto de la sistemo, ordinare ligna, kiu estas fiksita al la masonaĵo kaj entenas la fenestroklapojn.
  • masframo
    Metala framo de elektraj aparatoj, uzata kiel maso.
  • pianoframo
    Bronza, gisa aŭ ŝtala parto de piano, kiu eltenas la tutan streĉon de la kordaro: duonframo, tuta framo, kruckorda framo, memporta framo.

    framo


    Iel rilatitaj:

    biciklx dormx fenestrx konstrux vitrx ĉasix ĝardenx