tunelo

tunel/o (1)

Artefarita, masonita subtera vojgalerio, borita tra monto, sub rivero ks: fervoja, aŭtovoja tunelo; (analoge) tunelo de la helica ŝafto (en motorŝipo).
  • tuneli (tr)
    Bori tunelon tra io: Simplono estis tunelita inter 1898 kaj 1906.
  • strattunelo
    Urba tunelo, danke al kiu unu strato pasas sub alia strato, tiel faciligante la trafikon.
  • venttunelo
    [TEKNIKOJ] Eksperimenta aranĝo, en formo de tunelo, por esplori la efikojn de rapidegaj aerfluoj sur modeleton de aŭtomobilo aŭ aviadilo kaj por diversaj esploroj pri aerodinamiko.

    tunelo


    Iel rilatitaj:

    konstrux montx