pastro

*pastr/o

[RELIGIO] Homo, elektita aŭ agnoskita de eklezia hierarkio aŭ de religia komunumo, por plenumi la ceremoniojn de kulto: katolika, protestanta, budhana pastro; pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj (Z); de profeto ĝis pastro ili ĉiuj faras malhonestaĵojn (X); (li) ricevis oficon de pastro (Z); beno de pastro (Z); venas en procesio pastroj (Z); ĉiu hebreo estas pastro.
kleriko, sacerdoto, ordina, monaĥo, bonzo, bramano, imamo, koheno, pastroro.
  • pastra
    Rilata al pastro: pastra servado; pastra preĝo (Z), prediko (Z).
  • pastri (ntr)
    Esti pastro: li pastras en la ĉirkaŭurbo.
  • pastraro
    Tuto de la pastroj en iu urbo, regiono, lando ktp.
  • pastreco
    Funkcio de pastro.
  • pastriĝi
    Iĝi pastro: en anglikana kaj protestantaj eklezioj virinoj povas pastriĝi.
  • pastrino
    Virino, kiu pastras: li esprimas saluton al pastrino de Diano (Z).
  • ĉefpastro
    1. Honora titolo, donata al iaj pastroj en la katolika aŭ protestantaj eklezioj, kun diversaj privilegioj.
    1. = ĉefpontifiko.
  • ekspastriĝi
    Rezigni pri la pastreco.
  • kapelpastro
    Pastro, pagata de kastelestro por ofici en ties kapelo.

    pastro

    REVO: [pastro]
    abato.ĉefpastro.Ekspastriĝi.episkopo.kardinalo.monaho.papo.pastoro.pastraro.pastri.pastromonaĥo.rabeno.
    kristanismo. kristo. profesio.

    Iel rilatitaj:

    amiktx benx biretx bonzx bramanx brevierx cidarx dekanx efodx konstrux kristanismx kristx paroĥx patrx preĝx profesix ŝafx