sojlo

*sojl/o

  1. [ARKITEKTURO] Transversa ŝtono, trabo aŭ tabulo, formanta la bazon de pord-aperturo: sojlo el eluzita grejso; hezite li staris sur mia sojlo; elbatadi ies sojlon (Z) (por esti akceptita); Mi punos ĉiujn, kiuj transsaltas la sojlon de sia sinjoro (X).
  1. [ARKITEKTURO] Io simila al sojlo 1: sojlo de fenestro, de mingalerio, de kluzofundo.
    lintelo.
  1. (f) Komenco: ĉe la sojlo de la jaro, de la vintro, de la maljuneco; ĉe la sojlo de la dezerto; stari sur la sojlo (esti tuj okazonta).
  1. [SCIENCOJ] Lima valoro de varianto, sub kiu ne povas aperi iu fenomeno: [BIOLOGIO] sojlo de senseblo, de aŭdeblo, de utila sonaŭdeblo, de urina elimino; [KEMIO] sojlo de flokiĝo.
    krita.
  1. [GEOGRAFIO] Barforma altiĝo de rivera, mara aŭ glasera fundo.
  • subsojla
    [PSIKOLOGIO] Troviĝanta aŭ okazanta sub la sojlo de konscio: subsojla percepto (persensa ekkono sufiĉa por estigi reagon, kvankam la subjekto ne konscias la sensatan aŭ sensitan objekton).

    sojlx


    Iel rilatitaj:

    bordx domx fenestrx konstrux pordx ŝtonx