nesto

nest/o

  1. Korbeto aŭ konstruaĵeto farata de la birdoj, de malgrandaj bestoj, de kelkaj insektoj kaj fiŝoj por demeti siajn ovojn kaj kovi la idojn: al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto (Z); la junaj cikonioj konstruis nestojn (Z); ripari la neston (Z); trovi neston (X); nesto de musoj; (analoge) ne taŭgas du ursoj por unu nesto (Z).
  1. (f) Loko, rigardata kiel

a) kovejo de malbonfaraj estaĵoj: ĉu tio ĉi estas la nesto de la drakoj? (X) (rifuĝejo de la rabistoj); ĉu ĉi tiun domon vi rigardas kiel neston de rabistoj? (Z);
b) hejmo, propra loĝejo: ankaŭ al mia nesto venos iam la feston; la edzo aranĝis por ŝi molan, varman neston (Z); fari sian neston (daŭre sin instali ie).
  • nesti (ntr)
    1. Konstrui al si neston: la birdoj en printempo, por ovojn meti, nestas (K).
    1. Loĝi en nesto: turoj, en kies truoj nestas paseroj (Z); du agloj ne nestas kune (G); (f) floroj nestas en la rokfendoj; en la koro, en kiu reĝas Karolo, neniu filo de la tero devas nesti! (Z); konstrui neston kaj neniam nesti! (K).
  • nestaĉo
    Malriĉa, senkomforta loĝejeto: alta, nuda kaj malvarma nestaĉo, kiu estis ŝia loĝejo (Z).
  • nestado
    Ago de birdoj, kiuj konstruas neston.
  • nestiĝi, eknesti, ennestiĝi
    1. Ekloĝi en nesto: hirundo eknestis sub mia tegmento; (f) la militfebro nestiĝis en lia kapo; vi ennestiĝis en kafejoj, bordeloj, drinkejoj (Z).
    1. (pp juna embrio de mamuloj) [BIOLOGIO] Fiksiĝi en la uteran mukozon: ĉe homo nestiĝo de la embrio okazas 7-8 tagojn post la fekundiĝo.
  • gvatnesto
    Observejo ĉe la supro de masto.
  • hirundnesto, salangannesto
    [KUIRARTO] Nesto de salangano, kuirarte preparita, el kiu oni faras ŝatatan supon: salagannesta supo.
  • ternesto
    Loĝejo, kiun besto (kuniklo, talpo k.a.) kaviĝas en la tero.
  • ventnesto
    [BOTANIKO] Fefasko.

    nesto


    Iel rilatitaj:

    birdx domx hejmx instalx konstrux loĝx