kolono

*kolon/o

  1. [ARKITEKTURO] Vertikala cilindro aŭ prismo, ordinare pli mallarĝa ĉe la supro, el ligno, ŝtono, giso k.a. , uzata kiel subtenilo aŭ kiel ornamo de konstruaĵo: la saĝo konstruis sian domon, ĉarpentis ĝiajn sep kolonojn (X); ŝimŝon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo (X); bluaj, ruĝaj ŝtofoj pendis sur marmoraj kolonoj (X); li skuas la teron, ke ĝiaj kolonoj tremas (X); dorika, ionika, korintika kolono; kolonoj de ponto; lanterna kolono (Z).
    bazo, fosto, fusto, kapitelo, pilastro, piliero, kaneli.
  1. [ARKITEKTURO] Monumento, konsistanta el izolita kolono: la Trajana kolono; ŝi fariĝis kolono el salo (X); (f) la Herkulaj Kolonoj (ambaŭ promontoroj de la ĝibraltara markolo, kiujn oni kredis subteniloj de la ĉielo); kondamni al vergoj sub la malhonora kolono (Z) (pilorio).
    stango, steleo.
  1. Amaso da fluido, kun formo de cilindro vertikala: kolona da akvo, da hidrargo; leviĝis forta fuma kolono (Z); per nuba kolono vi kondukis ilin tage kaj per fajra kolono nokte (X).
  1. [ARMEOJ] Formacio, kies elementoj (grupoj, plotonoj, kompanioj, ŝipoj k.a.) estas aranĝitaj unu malantaŭ la alia por marŝado aŭ atako: la egipta kolono trairis la dezerton; helpa kolono sendita al la defendo de la urbo; (f) la kvina kolono (organizita parto de popolo, simpatianta kun kaj laboranta por la malamiko interne de militanta lando).
  1. = kolumno.
  1. = stako.
  1. (f) Persono, kiu estas la ĉefa apogo de ideo, organizo ks: la kolonoj de la ŝtato; Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj ŝajne estis kolonoj, donis al mi la dekstrajn manojn (N); la eklezio de Dio, la kolono kaj la bazo de la vero (N); mi faras vin fera kolono (X).
  1. (f) La ĉefa, esenca parto de doktrino ks: la sep kolonoj de la saĝo; la kvin kolonoj de islamo (t.e. Kredkonfeso, preĝo, almozimposto, Ramadana fasto kaj Mekka pilgrimo).
    juvelo.
  • kolonaro
    [ARKITEKTURO] Vico da kolonoj ĉe la antaŭo de aŭ ĉirkaŭ granda konstruaĵo por servi kiel ornamaĵo: la kolonaro de Luvra palaco, de helena templo.
  • kolonego
    Tre dika kolono, ekz. en la gotikaj preĝejoj.
    piliero.
  • kolonejo
    Halo, salono, galerio, kies tegmento estas subtenata de kolonoj.
    klostro, portiko.
  • koloneto
    Maldika kolono: portalo kun kolonetaj.
    balustro.
  • interkolono
    Distanco inter du kolonoj en difinita arkitektura ordo, mezurita de akso al akso.
    spano.
  • multkolona
    Prezentanta multajn kolonojn.
  • surkolonaĵo
    Entablemento.
  • afiŝkolono
    Izolita kolono por surglui afiŝojn.
  • distilkolono
    Surmetebla vitra tubo, ofte kun speciala formo, servanta por akiri pli akran frakciigon ĉe la distilado.
  • grafitkoloneto = grafitaĵo.
  • stirkolono
    Speco de kolono, portanta
    1. [AVIADO] duonmanradon, aŭ ĝian ekvivalenton, per kiu la empeneronaj kaj aleronaj reguliloj estas mekanike, hidraŭlike aŭ elektre funkciigeblaj;
    1. [TERVETURILO] manradon kaj kolektanta la ĉefajn konduk- kaj alarm-organojn de aŭtomobilo.
  • vojkoloneto
    ŝtona koloneto, metita laŭlonge de vojo, por indiki la distancon de la lasta kaj de la sekvanta urboj.

    kolono


    Iel rilatitaj:

    abakx arkadx arkx artikolx astragalx balustrx cipx domx kavernx klaŭstrx konstrux pergolx peristilx preĝx ŝtonx