komitato

*komitat/o

Grupo de personoj, elektita en organizaĵo, por konsistigi specialan kunvenon, kiu havas difinitajn gvidajn kaj plenumajn taskojn: la Lingva Komitato (1906-1949); la Komitato de UEA, la Konstanta Komitato de la Kongresoj.
  • komitatano
    Membro de komitato.
  • cerbumkomitato
    Aro da fakuloj, neoficiale elektitaj de registaro, entrepreno k.a. por ĝin konsili pri specialaj demandoj.
  • kontrolkomitato = kontrolkonsilio.
  • plenumkomitato
    Grupo de personoj, kies tasko estas apliki la decidojn de kongreso, de superaj instancoj aŭ plenumadi la praktikajn taskojn de iu asocio: la plenumkomitato de SAT.
  • strikokomitato
    Aro de la delegitoj de laboristoj, komisiitaj gvidi la strikon kaj diskuti kun la mastroj pri la kondiĉoj de ties ĉesigo.

    komitato


    Esprimoj

    La Esperantistoj mem proponos al la kongreso difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo.
    La Konstanta Komitato de la Kongresoj (KKK).
    La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj, ne decidoj teoriaj post sestaga komitato.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    cerbumkomitato,komitatano,komitato,kontrolkomitato,plenumkomitato,strikokomitato

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    asocio
    direkti
    elekti
    gvidi
    instancoj
    komisii
    konsili
    kontroli
    kunveno
    organizaĵo
    tasko

    Ankaŭ vidu:

    an. politiko.

    Iel rilatitaj:

    -an akademix asocix direktx elektx gvidx instancx komisionx komisix konsilix konsilx kontrolx organizx plenx politikx taskx venx